Witold Stępniewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Witold STĘPNIEWSKI (naskiĝis la 15-an de septembro 1947 en Celiny (Pollando)) estas pola sciencisto pri vivmedia inĝenieriko, ekologio kaj ĥemio. Li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato dum la 94-a UK en 2009 en Bjalistoko.

Stępniewski estas profesoro de la politekniko en Lublin kaj de AIS San-Marino. En Lublin li estas direktoro de instituto pri la protekto de la pedosfero.

En 2004 li prelegis en la lingvo-debato en hotelo "Viktoria" en Varsovio organizita de Eduardo Kozyra kun japana Mecenato Etsuo Miyoshi por polaj Membroj de Eŭropa Parlamento MEP. Invititaj estis kiel prelegantoj ankaŭ Reinhard Selten, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, Renato Corsetti, Helmar Frank, krome ankaŭ partoprenis i.a. Roman Dobrzyński, Barbara Pietrzak, Jerzy Handzlik, Jerzy Antoni Walaszek, Povilas Jegorovas kaj Stasys Kružinauskas. Flanke de eŭropdeputitoj aktivis prelegante i.a. Ryszard Czarnecki kaj Margareta Handzlik, sume ĉeestis ĉ. 40 personoj ([1]).

La 17-n de oktobro 2012 li aktive partoprenis en la Esperanto-konferenco en Pola Senato organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi prezentante la referaĵon ([2]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]