Wojciech Zabłocki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Zabłocki
Persona informo
Wojciech Mikołaj Zabłocki
Naskiĝo 6-an de decembro 1930 (1930-12-06)
en Varsovio
Morto 5-an de decembro 2020 (2020-12-05) (89-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio vd
Familio
Edz(in)o Alina Janowska vd
Infanoj Michał Zabłocki vd
Profesio
Okupo skermanto • arkitekto • olimpika atleto • universitata instruisto vd
Laborkampo arkitekturoskermoOlimpikaj Ludoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wojciech Mikołaj Zabłocki (naskiĝis la 6-an de decembro 1930 en Varsovio mortis la 5-an de decembro 2020) – estis pola arkitekto, skermisto, olimpikisto, edukito de la hungara majstro de sabro János Kevey, konanto de la sporta arkitekturo, lekciisto en Instituto de Arkitekturo de la Teknika Universitato de Lodzo kaj en Varsovio. Edzo de aktorino Alina Janowska kaj patro de poeto kaj reĝisoro Michał Zabłocki.

Fakulo pri sabro partopreninta kvar Somerajn Olimpikajn Ludojn, kie li gajnis 3 medalojn – du arĝentajn kaj bronzan. Li akiris 9 medalojn dum mondĉampioneco, kaj ankaŭ 5 titolojn de la majstro de Pollando. En 1953 li iĝis individua mondĉampiono de junioroj. Dum sia dekkelkjara profesia kariero li reprezentis sportajn klubojn de Katowice, Krakovo kaj Varsovio.

Sporta olimpika kariero[redakti | redakti fonton]

  • Helsinki 1952 – en la teamo gajnis dividitan 5–8-an lokon
  • Melbourne 1956 – en la teamo gajnis arĝentan medalon, individue la 6-an lokon
  • Romo 1960 – en la teamo gajnis arĝentan medalon, , individue la 5-an lokon
  • Tokio 1964 – en la teamo gajnis bronzan medalon, individue ne startis

Ekstersporta vivo[redakti | redakti fonton]

En 1954 finis Arkitekturan Fakultaton de la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio. En 1968 doktoriĝis, kaj en 1980 habilitiĝis. Sed antaŭ ĉio okupiĝis pri sportaj konstruaĵoj en Varsovio, Konin, Zgorzelec, Puławy, Halepo. Kreinto de la Monumento al Sileziaj Ribelintoj en Katowice kaj kunaŭtoro de la monumento pri la batalo de Monte Cassino en Varsovio (1999).

Aŭtoro de pluraj libroj, kiel:

  • Z workiem szermierczym po świecie (Kun skerma sako tra la mondo; 1962)
  • Podróże z szablą (Vojaĝoj kun la sabro; 1965)
  • Piórkiem i szablą (Per la plumo kaj sabro; 1982)
  • Architektura dla potrzeb czynnej rekreacji w aglomeracjach miejskich (Arkitekturo por la bezono de aktiva ripozado en la urbaj aglomeraĵoj; 1968)
  • Cięcia prawdziwą szablą (Tranĉoj per la vera sabro; 1989)
  • Polskie sztuki walki. Miecz oburęczny i szabla husarska (Polaj batalartoj. Dumana glavo kaj kavaleria sabro; 2001)
  • Walczę więc jestem (Mi batalas do mi estas; 2006)
  • Architektura (Arkitekturo; 2007)
  • Szable świata (Sabroj de la mondo; 2011)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mała encyklopedia sportu (Malgranda enciklopedio de sporto), Varsovio 1987 (2-a volumo)
  • Zygmunt Głuszek, Polscy olimpijczycy 1924–1984 (Polaj olimpikistoj 1924-1984), Varsovio 1988
  • Kto jest kim w Polsce (Kiu estas kiu en Pollando). 3-a eldono, Varsovio 1993
  • Ewa Chojnacka, Zbigniew Piotrowski, Ryszard Przybylski (redaktoro), Profesorowie Politechniki Łódzkiej 1945–2005 (Profesoroj de la Teknika Universitato de Lodzo 1945-2005), Wydawnictwo Politechniki Łódzkiej, Lodzo 2006, p. 302.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]