Woke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona politikisto Marcia Fudge tenanta t-ĉemizon kun la titolo "Restu Woke, Voĉdonu" en 2018
Usona kantisto Lead Belly uzis la frazon "Stay woke" en kanto kiun li skribis en 1938 pro la Scottsboro Boys- afero.
Donald Trump ĉe la Konservativa Konferenca Konvencio (CPAC) okazigita en Florido en 2022.

Woke [elp. ŭo:k] derivata de la afro-usonangla esprimo "staying woke" ('resti vekita' aŭ alivortumite 'esti por pli da egaleco') kaj rilatas al konscio pri problemoj rilate sociaj maljustaĵoj kiel diskriminacio kaj rasismo kontraŭ malplimultoj en la socio [1][2]. En tiu konteksto la vorto estas ofte uzata fare de aktivuloj okupiĝantaj pri socia justeco kiel virinaj rajtoj kaj rajtoj de malplimultoj.

La termino estas uzata malsame. Ekde ĉirkaŭ 2020, la esprimo "woke" ĉiam pli evoluis al negative ŝargita esprimo, kiel akuzo de troa politika korekteco aŭ asociata kun nuliga kulturo (angle: cancel culture) kaj malvolan memcenzuron. Ĝi estis temo de interretaj memeoj, sarkasma vortumo kaj kritiko[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Protesto Black Lives Matter kontraŭ usona polica brutaleco en 2015

La termino estas uzata malsame. Depost ĉ. 2020, la esprimo "woke" ĉiam pli evoluas al afabla esprimo, kiel akuzo de politika korekteco kaj kiu rilatas al la nuliga kulturo kaj deviga memcenzuro[4] . Ĝi estis la temo de interretaj memeoj, sarkasma uzo kaj kritiko[5].

Woke estas varianto de la pasinta participo de la angla verbo to wake (up) : vekiĝi. Ĝi originis de afro-amerikana anglo . Komence, la esprimo ne estis uzita en politika kunteksto, sed ĝenerale rilatis al iu kiu estis "bone informita"[6]. En la kontraŭrasisma movado, la esprimo prenis la pli specifan signifon de iu kiu estis bone konscia pri rasismo en la usona socio[7].

En la 21-a jarcento, la esprimo estis ĉiam pli uzata en la signifo de "esti atente kaj konscie pri socia malegaleco". Precipe rilate al socia malegaleco kaj rasismo, la esprimo rapide akiris popularecon en sociaj amaskomunikiloj. Ĝi estis precipe vaste uzata post la morto de Michael Brown en 2014 kaj la ekesto de la movado Black Lives Matter (BLM)[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Butterworth, Benjamin, What does 'woke' actually mean, and why are some people so angry about it?. inews.co.uk, la 26-an de junio 2021.
  2. (nl) Selma Franssen, Woke, nieuwsindeklas.be, la 10-an de novembro 2021.
  3. (en) "Public split on whether 'woke' is compliment or insult, and unsure what 'culture wars' means – despite huge surge in media coverage", King's College London, la 26-an de majo 2021.
  4. (en) "Public split on whether 'woke' is compliment or insult, and unsure what 'culture wars' means – despite huge surge in media coverage", King's College London, la 26-an de majo 2021.
  5. (en) Pulliam-Moore, Charles, "How 'woke' went from black activist watchword to teen internet slang", Splinter News, la 8-an de januaro 2016.
  6. (de) "Begriff der Black-Lives-Matter-Bewegung: "Woke" ins "Oxford English Dictionary" aufgenommen" (Koncepto "Woke" de la Movado Black-Lives-Matter enigita en "Oxford English Dictionary"), Der Spiegel, la 27-an de junio 2017.
  7. (nl) Freek Roset, Van "politiek correct" naar "woke". The Language Lab, la 30-an de decembro 2021.
  8. (en) Williams, Joanna, A brief history of woke. Spiked, la 27-an de majo 2022.