Worcester (Sud-Afriko)

| Worcester | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbeto | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 6850 • 6849 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 97 098 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 326 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 39′ S, 19° 27′ O (mapo)-33.64519.443611111111Koordinatoj: 33° 39′ S, 19° 27′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 220 m [+] | ||
| Areo | 73,2 km² (7 320 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Worcester estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Okcidenta Kablando.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]Worcester situas sur montetaro en la suda parto de la lando. Paarl troviĝas 44, Kaburbo 99, Port Elizabeth 569, Bloemfontein 815, Durbano 1173, Johanesburgo 1175, Pretorio 1225 km.

Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu loko komence estis ŝatata ĉasloko. La unuaj eŭropaj bienoj aperis en 1731. Poste alvenis ankaŭ sklavoj, en la 19-a jarcento ankaŭ germanoj, dume vitejoj formiĝis. En 1834 la sklava erao finiĝis. El la bienoj urbeto formiĝis, kiu prenis la nomon Worcester, kiu ricevis municipan statuson en 1895.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La nacia ĉefŝoseo Johanesburgo-Kaburbo tuŝas Worcester-on. Fervojo funkcias al Kimberley (Sud-Afriko), Kaburbo kaj Port Elizabeth.

Klimato
[redakti | redakti fonton]Worcester havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-30 °C, malofte ĝis 40 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas nur po 175 mm, ĉar la ĉirkaŭaj altaj montoj baras la nubojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine




