21 (nombro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el XXI)
«Dudek unu» alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 21.


Dudek unu (21) estas la natura nombro kiu sekvas post 20 kaj antaŭ 22.

La nombro 21 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:

En matematiko[redakti | redakti fonton]

21 estas:

Laŭ skribo[redakti | redakti fonton]

Ĉina skribo:

Pri la nombro 21[redakti | redakti fonton]

La atomnumero de Skandio.

En multaj landoj la aĝo 21 jaroj estas aĝo de plenaĝeco. Ĝi estas minimuma aĝo por ekzemple povi aĉeti alkoholaĵon, tabakon, por viziti vetludejon, por posedi paf-armilon aŭ partopreni voĉdonon.

En badmintono kaj tabloteniso 21 poentoj necesas por gajni en la ludo.

En kartludo Dudek unu la celo estas kolekti kartojn kun suma valoro plej proksima al 21.

Unu gineo estas 21 ŝilingoj.

En brazila folkloro la 21 absolute rilatas al virbovo, sed ĉiuj nombroj finitaj per 21 rilatas al kaprino.

La 21an de Junio kaj Decembro tre ofte estas tago de Solstico (tamen la ĝusta dato povas iomete varii).