Saltu al enhavo

Yafa Yarkoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yafa Yarkoni
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1925 (1925-12-24)
en Givatajim
Morto 1-an de januaro 2012 (2012-01-01) (86-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortokialo Alzheimer-malsano Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Kiryat Shaul Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jafa JARKONI (hebree יפה ירקוני; naskita Yafa ABRAMOV, la 24-an de decembro 1925, en Givatajim - mortis la 1-an de januaro 2012, en Tel-Avivo) estis internacie konata israela kantistino. Ŝi devenas de kaŭkazaj montaraj judoj.

Ŝi estis nomita la "militkantistino" de Israelo pro siaj oftaj prezentoj por israelaj soldatoj, precipe en milita tempo. En 1998 ŝi ricevis la Israelan Premion [1].

La plej multaj el la kantoj de Yarkoni estis skribitaj fare de Tuli Reviv kaj Haim Hefer.  Yarkoni ankaŭ prezentis parton de la unua infankanto de Naomi Shemer .Inter ŝiaj plej konataj kantoj estas "Ne diru adiaŭon, diru mi revidos vin", pri soldato kiu disiĝas de sia amatino antaŭ batalo, kaj "Vojo al Jerusalemo", pri soldatoj portantaj manĝaĵojn al Jerusalemo kiam la urbo estis sub sieĝo en la milito de 1948 [2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]