Yakult
Aspekto
Yakult | ||
---|---|---|
Yokurt vd | ||
Dum | 1935 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Japanio | |
Yakult (ヤクルト [jakuruto]), plennome Akcio-kampanio Yakult Honsha (japane 株式会社ヤクルト本社, kabuŝiki gaiŝa jakuruto honŝa; TYO 2267) estas japana entrepreno de fermentita lakta trinkaĵo. Yakult produktas ankaŭ ŝminkojn kaj drogojn. Ĝi prizorgas profesian basbalan teamon Tokyo Yakult Swallows.
La nomo estas derivita el Esperanta Jahurto[1].
Pediatria Profesoro de Kiota Universitato (tiame Kiota Imperia Universitato), Shirota Minoru sukcesis kulturi kaj utiligi lakt-acidan bakterion Lactobacillus casei raso Shirota en 1930. En 1955 li fondis la Akcio-kampanion Yakult Honsha.
Varomarkoj
[redakti | redakti fonton]- Yakult (ヤクルト) fama laktaĵa lakto-acid-fermentita trinkaĵo
- Joie (ジョア) fermentita trinkaĵo
- Tough Man (タフマン) energia trinkaĵo
- Sofūru (ソフール) - jogurto
- Bifiene (ビフィーネ) - fermentita trinkaĵo
- Kamputo Chū (カンプト注) - irinotecan
Recepto de "Yakult"
[redakti | redakti fonton]Trinkaĵo kun fermentita, sukerita lakto
- Akvo,
- Senkremigita lakto: 34.2%
- Siropo de glukozo-fruktozo: 16.0%
- Sukero: 4.5%
- Aromoj,
- Lactobacillus casei Shirota
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Yakult Honsha (Japanio)
- Yakult Netherlands
- Yakult Belgium Arkivigite je 2006-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Yakult Germany
- Yakult Austria
- Yakult Europe Factory
- Yakult Ireland
- Yakult France
- Yakult UK
- Yakult Australia
- Yakult Brazil Arkivigite je 2006-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Yakult Mexico
- Yakult Monterrey