Yamazoe Saburoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

YAMAZOE Saburoo (naskiĝis la 20-an de oktobro 1908 - mortis la 15-an de januaro 2007) estis japana esperantisto kaj kuracisto, kiu verkis Anglan-Esperantan medicinan terminaron, honora membro de UEA.

Profesoro de medicinaj sciencoj, biokemiisto. Dumviva membro de Japana E-Instituto, multjara UEA-delegito. Prezidanto de Japana Esperanta Medicina Asocio. Ĝenerala sekretario (1970-89) kaj kasisto (1976-) de Universala Medicina E-Asocio, ĉefa redaktoro (1976-93) de Medicina Internacia Revuo.

Yamazoe naskiĝis en Niigata-si. Li studis medicinon en la Nacia Niigata-Medicina Universitato de 1932 ĝis 1936, kaj laboris en la Instituto por Laborscienco en Tokio de 1937 ĝis 1941. Inter 1942 kaj 1945 li estis profesoro de Higieno en Pekina Medicina Universitato. Post la milito li denove laboris en Instituto por Laborscienco, sed en Hokkaido de 1947 ĝis 1949 kaj samtempe kiel neregula lektoro en la Medicina Fakultato de la Nacia Hokkaido-Universitato en Sapporo. En la jaroj 1949-1974 li estis profesoro de biokemio en Gumna-Universitato en Machasi-si kaj inter 1974 kaj 1979 profesoro de nutrado en Kyoritu-Virina Universitato en Tokio.

Li fariĝis Esperantisto en 1928 ankoraŭ kiel studento, kiam profesoro de fiziologio instruis Esperanton. Kelkajn jarojn post 1955 li estis landa delegito de ISAE, poste Ĝenerala sekretario de UMEA (1970-1989), ĉefa redaktoro de Medicina Internacia Revuo (1976-1993), kasisto de UMEA (1976-1999) kaj inspektoro de UMEA (ekde 1999).

Yamazoe aŭtoris en Esperanto gravajn fakajn artikolojn kaj la verkojn Esperanta medicina literaturo inter 1951 kaj 1986, Angla-Esperanta medicina terminaro kaj Dieta fibro - ĝiaj difinoj kaj klasifikoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Titolaro de medicinaj artikoloj en MR kaj MIR (1957-1986) (1987)
  • Angla-Esperanta medicina terminaro (2001)
  • Kelkaj komentoj kaj eraturmo kun ŝanĝoj pri angla-Esperanta medicina terminaro (2004)
  • La vivo kaj agado de d-ro Hideo Shimoda (2001)