Yogi Bhajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harbhajan Singh Khalsa Yogiji, Yogi HarbhajanYogi Bhajan (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1929 en Guĝranvalo, Brita Hindio, mortis la 6-an de oktobro 2004 en La Española, Nov-Meksiko) - panĝaba negocisto kaj sikha mastro de kundalini-jogo.

Li fondis ne-profitan organizaĵon 3HO (Healthy, Happy, Holy Organization) en 1969, havis kelkajn entreprenojn, 300 centroj de jogo aŭ kompanio de sana manĝaĵo Golden Temple en 35 landoj. Inter liaj multaj disĉiploj estis Bill Richardson.

Edukado

Harbhajan Singh Puri naskiĝis en sikha familio. Lia patro Kartar Singh Puri estis kuracisto. Juna Harbhajan frekventis katolikan lernejon. Fundamentojn de sikismo lernis de sia avo Bhai Fateh Singh kaj de Sant Hazara Singh, kiu agnoskis lin mastro de Kundalini-Jogo en la aĝo de 16 jaroj. Pro dispartigo de Hindio la familio translokiĝis kiel rifuĝintoj al Nov-Delhio, kie magistriĝis pri ekonomiko. Poste studis ĉe University of Humanistic Studies en San Francisco, kie doktoriĝis pri psikologio.

Publikaĵoj

  • Yogi Bhajan, The Teachings of Yogi Bhajan, Santa Cruz, NM, Kundalini Research Institute, 1977.
  • Yogi Bhajan, I am a Woman: Book and Yoga Manual, Santa Cruz, NM, Kundalini Research Institute, 2009.

Eksteraj ligiloj