You Xie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
You Xie
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1958 (1958-10-01) (65-jaraĝa)
en Hajnano
Lingvoj germana vd
Loĝloko Bamberg vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Sun Jatsen • Universitato de Bamberg vd
Partio Kristan-Sociala Unio en Bavario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistotradukistoverkisto vd
Aktiva en Bamberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

You Xie (ĉine 謝盛友, pinjine: Yǒu Xiè; naskiĝis la 1-an de oktobro 1958 en Hajnano, Ĉinio) estas germana politikisto, kandidato por elektado por Eŭropa Parlamento en 2019, ĵurnalisto kaj aŭtoro de ĉina origino.

En 2010, You Xie estis elektita inter la "Plej 100 Ĉinaj Publikaj Intelektuloj" de la ĉina gazeto Southern Weekly. La 20an de aprilo 2013, la membroj de la Kristana Socia Unio (CSU) en Bamberg elektis Xie al la gubernia estraro. Li akiris 141 el 220 voĉoj, la plej bona rezulto de ĉiuj guberniaj estraranoj. En 2014, Xie estis elektita al la Bamberg Urba Konsilio kun la plej multaj voĉoj de ĉiuj CSU-kandidatoj.

Xie estas vicprezidanto de la Asocio de ĉinlingvaj verkistoj en Eŭropo kaj loĝas kun sia edzino Shenhua Xie Zhang en Bamberg, kie li estras la manĝejon China Fan. Li estas germana civitano ekde 2010.