Zaibacu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marunouchi ĉefsidejo por la Mitsubishi zaibacu, 1920

zaibacu (japane : 財閥) estis grandaj japanaj konzernoj dum la frua industriigo de la lando. La entreprenoj kutime havis grandan bankan parton kaj grandan industrian parton, kaj estis familiaj. La grandaj kvar konzernoj, Mitsubishi, Mitsui, Sumitomo kaj Yasuda, spuras siajn originojn reen al la Edo-periodo. La unua zaibacu estis fondita fare de la Mitsui-familio, kiu en la frua 17-a jarcento konstruis riĉaĵojn kun nutraĵoj kaj monservoj en Edo, Kioto kaj Osako.

La termino rilatas al industriaj kaj ekonomiaj konzernoj kiuj funkciigis dum la Japana Imperio, kaj kies influo kaj grandeco permesis al ili domini la japanan ekonomion de la komenco de la Meiĵi-epoko ĝis la fino de Dua Mondmilito.

Preter la grandaj kvar, post la Rusa-japana milito, aperis kelkaj korporacioj, nomitaj "dua-nivela zaibacu", kaj ekestis danke al la komercaj ŝancoj kiuj aperis post la venko. Tamen, ĝis la 1930-aj jaroj, la nombro da la zaibacu restis relative malgranda. La kolonia ekspansio de Japanio en azion en la 1930-aj jaroj permesis al pli da aŭtoproduktantoj instali tie, inkluzive de Nissan. La diferenco inter la nova kaj la unua zaibacu estis ke la novaj ne estis sub familia kontrolo.

Dum la periodo de la amerika okupo, provo estis farita por dissolvi la zaibacu. Multaj el la ekonomiaj konsilistoj de la Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj havis sperton kun la New Deal programo de prezidanto Franklin Roosevelt, kaj estis tre suspektemaj pri monopoloj kaj restriktoj sur ekonomia agado, kiujn ili vidis kiel signoj de korporaciismo.

Dum la okupperiodo, dek ses zaibacuj renkontis dissolvon, kaj pliaj dudek ses alfrontis reorganizadon. La havaĵoj de la regantaj familioj estis konfiskitaj, la holdingoj estis fermitaj kaj estraro de direktoroj kontrolanta plurajn firmaojn estis malpermesita perleĝe. La firmao Matsushita (pli posta Panasonic), kvankam ĝi ne estis konsiderita zaibacu, ankaŭ estis destinita por likvidado, sed peticio subskribita fare de 15,000 membroj de sindikatoj kaj iliaj familioj malhelpis la finon.

Ĉiukaze, la fina malfondo de la zaibacu fine ne realiĝis, ĉefe pro la fakto, ke la usona registaro volis akceli la restarigon de la industrio en Japanio, kiel baro al la disvastiĝo de komunismo en Azio. Ĝenerale, la zaibacu estis konsideritaj esti farinta grandan kontribuon al la japana ekonomio, kaj la dissolvplanoj ne ricevis la subtenon de la japana publiko.

Laŭleĝe, la zaibacu ĉesis ekzisti dum la Aliancita okupo de Japanio post Dua Mondmilito, kiam la aktivaĵoj de la familioj estis konfiskitaj kaj la entreprenoj fariĝis kontraŭleĝaj. Ili estis parte daŭrigitaj/sekvitaj kiel keiretsu.

La ĉefa zaibacu[redakti | redakti fonton]

La Grandaj Kvar[redakti | redakti fonton]

  • Mitsubishi
  • Mitsui
  • Sumitomo
  • Yasuda

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Asano
  • Fujita
  • Furukawa
  • Fuyo
  • Mori Konzern
  • Kawasaki
  • Nakajima Hikōki
  • Nichitsu (senere: Chisso)
  • Nissan
  • Nisso
  • Nomura
  • Okura
  • Riken
  • Shibusawa

Vidu ankaŭ [redakti | redakti fonton]

  • Granda komerco
  • Caebolo
  • Koncerno
  • Kvar grandaj familioj de Honkongo
  • Kvar grandaj familioj de la Respubliko Ĉinio
  • Japana postmilita ekonomia miraklo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]