Zain Al Rafeea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zain Al Rafeea
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 2004 (2004-10-10) (19-jaraĝa)
en Daraa
Lingvoj arabanorvega
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Zain Al Rafeea (arabe زين الرافعي, naskita la 10-an de oktobro 2004, do nun 19-jara)[1] estas devene siria infana aktoro, kiu ekde la 13-a vivjaro vivas en Norvegio. Li estas plej konata pro sia ĉefrolo en la libana filmo Kapernaum, filmita kun la 12-jarulo en 2017 kaj publikigita en 2018, kiu gajnis la ĵuriopremion ĉe la Festivalo de Cannes de 2018.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Al Rafeea naskiĝis en Daraa, Sirio, en oktobro 2004 antaŭ ol lia familio translokiĝis al Libano en 2012 - tiam li estis 7-jara. Rifuĝinto de la Siria enlanda milito, li kreskis en la ladurboj de Bejruto kun siaj gepatroj. Li estis 12-jara kaj analfabeta dum la produktado de Kapernaum en 2017, kaj ne estis trejnita kiel aktoro. En julio 2018, 13-jara, li kun la familio povis translokiĝi al Norvegio.

En novembro 2018, la filmreĝisoro Nadine Labaki raportis pri la ŝanĝita situacio de Zain:

Citaĵo
 Fine, li havas norvegan pasporton. Li estas en Norvegio ekde la pasintaj tri, kvar monatoj. Li iras al lernejo por la unua fojo en sia vivo. Li lernas kiel legi kaj skribi. Li ekvivas sian infanaĝon. Li ludas en ĝardeno, ne plu ludas per tranĉiloj kaj en rubo.[2] 

Zain Al Rafeea komencis frekventi lernejon en Hammerfest.

Por Kapernaum, Al Rafeea estis nomumita por la Azia-Pacifika Filmpremio por plej bona aktoro. Li ankaŭ gajnis premion de plej bona aktoro ĉe la Internacia Filmfestivalo de Antalya en 2018. Artikolo en la usona gazeto The New York Times nomis lian kiel unu el la plej bonaj prezentoj de 2018, kun raportisto Wesley Morris skribante, "Ĉiufoje, vi forlasas filmon vidinte prezenton kiu mokas ĉiujn aliajn aktoradojn kiuj venis antaŭ ĝi".[3] James Verniere de la gazeto Boston Herald komparis lian aktoradon de knabo en socie malfacila situacio al la literatura rolo Oliver Twist.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]