Zalmay Khalilzad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zalmay Khalilzad
Persona informo
زلمی خلیلزاد
Naskiĝo 22-an de marto 1951 (1951-03-22) (73-jaraĝa)
en Mazar-i Ŝarif,  Reĝlando Afganio
Religio sunaismo vd
Lingvoj anglapaŝtunadaria vd
Ŝtataneco UsonoAfganio vd
Alma mater Usona universitato de BejrutoUniversitato de ĈikagoUniversitato Kolumbio vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Cheryl Benard vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-ro Zalmay Khalilzad estas la plej altranga paŝtuo kaj muslimo en la registaro de George W. Bush, usona prezidento. Li estis komisiita de George W. Bush por ambasadoro en Afganujo, post kolapso de la Talibano. Li pli poste estis sendita al la okupita Irako, kie li estis la ambasadoro ekde la 24-a de septembro, 2003 ĝis 2006. Li nun estas nomumita - en januaro de 2007 - al nova ambasadoro de Usono ĉe UN.

Li alvenis en Usono en kadro de lerneja ŝanĝa programo, kie li akiris bonegan akademian karieron. Li akiris diplomojn en la bejruta Usona Universitato kaj en la Universitato de Ĉikago, poste li instruis en la Kolumbia Universitato en Novjorko.

Dum la Reagan-registaro li okupiĝis en la eksterafera ministerio pri la iraka-irana milito kaj pri la kontraŭsoveta rezisto en la okupita Afganio. Li havis la vidpunkton, ke Usono devas apogi la iranajn ajatolaĥojn kaj la mohamedanajn afganajn organizojn, inkluzive la talibanojn. Li organizis ĉe la pensfabriko RAND Corporation la orientazian esplorinstituton, li partoprenis ankaŭ en la afgana programo de Nebraska-a Universitato, financita de CIA- kaj Pentagon. Tiam la usonanoj ankoraŭ aktive kunlaboris kun Usama bin Laden, ĉefo de la al-Kaida terororganizo.

Khalilzad laboris dum George H. Bush en la Pentagono, li apartenis en la dua duono de la 1990-aj jaroj al la novkonzervativoj, apogantaj la perfortan renverson de la Sadama reĝimo. Ekde 2003 kiel ambasadoro en Kabulo, li helpis tekstigi la novan afganan konstitucion, kiu deklaris la landon islama respubliko kaj malpermesas kreon de kontraŭislamaj leĝoj. Li en la nova komisiejo, en Bagdado, similan "kompromisan" konstitucion altrudis al la laikaj politikaj fortoj.

Ĝi estas nomumita - en januaro de 2007 - al nova ambasadoro de Usono ĉe UN.

En oktobro 2021, CNN raportis, ke Zalmay Khalilzad, la ĉefa sendito de Usono por Afganujo, forlasos sian postenon en Afganujo, post la fino de la retiro de usonaj trupoj en Afganujo.