Zamkovského chata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zamkovského chata
Montara kabano
Lando Slovakio
Montaro Altaj Tatroj
Situo Malá Studená dolina
 - alteco 1 475 m s. m.
Estiĝo 1943
Plej facila aliro de Hrebienok laŭ signo
Vikimedia Komunejo: Zamkovského chata
Retpaĝo: www.zamka.sk

Zamkovského chata estas montara kabano, kiu troviĝas en Malá Studená dolina en Altaj Tatroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kabanon konstruis montloĝanto kaj montgvidisto Štefan Zamkovský, en la jaroj 19421943. Antaŭe li laboris en Téryho kaj Zbojnícka chata. En la jaroj 1929 - 1938 li estis plej bona slovaka montgrimpisto. Dum Dua mondmilito la kabano estis rifuĝejo por partizanoj, judoj kaj politikaj malliberuloj. La kabano estas proksime de populara loko Hrebienok - vojkruco de turistismaj itineroj al Téryho chata kaj Skalnaté pleso. Pro tio ĝi rapide populariĝis inter turistoj. Dum unuaj postmondmilitaj jaroj ĉi tie laboris fama montara portisto Ján Hudaček de Lendak. Pro naciigado de la kabano en la jaro 1948, li devis forlasi laboron. En la jaro 1951 ili ŝanĝis nomon de la kabano al Chata kpt. Nálepku. Sed Ján Nálepka - instruisto kaj militisto, partoprenanto de kontraŭfaŝisma opozicio - neniel rilatas al Altaj Tatroj. Štefan Zamkovský laboris en kabano ĝis 1952, kiam iris al najbara kabano Bilíkova chata. En la jaro 1991, laŭ iniciato de Július Andrášiho kaj Ivan Bohuša, termina komisio de urba komuna elekto (slovake komisia Mestského národného výboru) en Starý Smokovec, revenis la originan nomon al la kabano - Zamkovského chata. Lkabano tiam havis kiel posedantoj Tatranská správa účelových zariadení SO ČSZTV. Tiu ĉi organizo en la jaro 1989 donis al la kabano malgrandan hidroelektran centralon, kiu provizas al la kabano energion. Post Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 la kabanon posedis nova organizo Slovenské Karpaty. En la jaro 1993 oni transdonis posedon de Zamkovského chata al heredantoj de Štefana Zamkovského. Dum sekvaj jaroj ĝi estis rekonstruita. Novaj posedantoj de la kabano, post foriro de Ladislav Kulanga al Skalnatá chata, luis kabanon chata Mgr. Jane Kalinčíkovej, kiu en 2003 jaro iĝis ĝia posedanto. Al la kabano manĝaĵon kaj fuelo portas montaraj portistoj.

Kiel atingi[redakti | redakti fonton]

La plej optimuma vojo de Hrebienok laŭ signo, kiu iras poste al la lago Skalnaté pleso.

De la kabano poste laŭ signo iras vojo al la valo Malá Studená dolina.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]