Saltu al enhavo

Zelimĥan Jandarbijev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zelimĥan Jandarbijev
Persona informo
ЙандарбигӀеран Іабдул-Муслиман Зелимха
Naskiĝo 12-an de septembro 1952 (1952-09-12)
en Vydrikha, Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Morto 13-an de februaro 2004 (2004-02-13) (51-jaraĝa)
en Doho
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Bombaŭto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj ĉeĉenarusa vd
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio
Iĉkerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ĉeĉena ŝtata universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio All-National Congress of the Chechen People (en) Traduki
Komunista Partio de Sovetunio
Vainakh Democratic Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zelimĥan JANDARBIJEV (naskiĝis la 12-an de septembro 1952 en Kazaĥa SSR, Sovetunio — mortis la 13-an de februaro 2004 en Doho, Kataro) estis ĉeĉena poeto kaj politikisto, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio.

Li estis kunlaboranto de generalo Ĝoĥar Dudajev kaj ekde 1991 vic-prezidanto de la neagnokita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, separiĝinta de Rusio. li estis ĉefo de delegitaro por pacintertrakto kun Rusio. La 27-an de januaro 1997 li malgajnis balotadon je prezidenteco, kiun gajnis lia vic-prezidento Aslan Masĥadov, do transiris al opozicio. Li estas konsiderata unu el respondeculoj pri ĉeĉena atako al Dagestano plenumita la 7-an de aŭgusto 1999. Post komenco de la Dua Ĉeĉena milito li forveturis eksterlanden, unue al Pakistano, poste al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj finfine al Kataro en 2001.

Li estis konsiderata organizanto de kunlaboro de ĉeĉenaj teroristoj kun la islama mondo. Ekde 2001 li estis serĉata de Interpolo, kaj en 2003 enskribita en la liston de mondaj teroristoj.

Li pereis en bomba atenco pretigita kaj plenumita de du agentoj de la FSB Anatolij Jabloĉkov kaj Vasilij Bogaĉov helpe de rusia ambasadejo en Doho. Ambaŭ atencintoj tuj post la atenco estis kaptitaj de la katara polico kaj kondamnitaj je ĝismorta malliberigo. Post duonjaro tamen ili revenis al Rusio surbaze de interkonsento pri ekstradicio por plu subiĝi al puno. Ili estis tie alsalutitaj kiel herooj kun speciala soldatara ceremonio. Ilia plua sorto estas nekonata.

Prezidentoj de Iĉkerio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]