Zoltán Ferenczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

FERENCZI Zoltán (ferenci) hungara literaturhistoriisto, bibliotekisto, ano de MTA. Li estis naskita en Borsa la 7-an de oktobro 1857 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de majo 1927. Li estis la onklo de bibliotekisto Miklós Ferenczi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Ferenczi akiris diplomon en 1879 en Koloĵvaro. Li instruis ekde 1880 en Koloĵvaro kaj inter 1884–96 li estis direktoro de metilernejo en Koloĵvaro. Li estis ekde 1881 privatprofesoro de hungara literaturo, ekde 1895 eksterordinara profesoro en Kolozsvár kaj ekde 1903 en Budapest. Li estis direktoro de universitataj bibliotekoj ekde 1891 en Kolozsvár kaj inter 18991925 en Budapest. Ekde 1925 li estis la ĉefbibliotekisto de la MTA. Ekde 1903 li estis ano de la Societo Kisfaludy, ekde 1907 li estis vicprezidento de la Societo Petőfi. Li redaktis inter 1888–96 la eldonaĵojn Petőfi Múzeum, inter 1907–25 la libroserion Költők és írók, ekde 1908 (kun Sándor Endrődi) la Petőfi Könyvtár, en 1912–22 Magyar Shakespeare-tár, en 1909 la Petőfi Almanach. Li ankaŭ tradukis de Dante, Shakespeare, Goethe kaj verkis ankaŭ dramojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A kurucvilág énekei (Bp., 1880);
  • Az aranykakas (teatraĵo, prez. Kolozsvár 1884);
  • Lázár János (tragedio, prez. Kolozsvár, 1885);
  • Száz év előtt (teatraĵo, Kolozsvár, 1892);
  • Jósika Miklós élete (Bp., 1894);
  • A kolozsvári nyomdászat története (Kolozsvár, 1896);
  • Petőfi életrajza (I–III. Bp., 1896);
  • A kolozsvári színészet és színház története (Kolozsvár, 1897);
  • Báró Eötvös József (Bp., 1903); A
  • A könyvtártan alapvonalai (Bp., 1903);
  • Deák élete (I–III. Bp., 1904);
  • Csokonai (Bp., 1907);
  • Petőfi eltűnésének irodalma (Bp., 1910);
  • Rimay János (Bp., 1911);
  • A magyar irodalom története 1867–1900 (Bp., 1913);
  • Zrínyi jelszava (Bp., 1921).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dézsi Lajos: F. Z. emlékezete (Bp., 1928);
  • Császár Elemér: F. Z. r. tag emlékezete (MTA Emlékbeszédek, Bp., 1930);
  • Hatvany Lajos: Emberek és korok (Bp., 1964).

Fonto[redakti | redakti fonton]