Sándor Endrődi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sándor Endrődi [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Endrődi Sándor estis hungara poeto, verkisto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1899), membro de Societo Kisfaludy.

Sándor Endrődi

Sándor Endrődi [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1850 en Veszprém (urbo). Li mortis la 7-an de novembro 1920 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Endrődi frekventis diversloke lernejojn, fine li ricevis abiturienton en Pápa, poste li plulernis en Germanio. Hejmenveninta en 1869 li lernis en universitato en Pest (urbo). Tiutempe liaj poemoj kaj artikoloj jam aperis en gazetoj. Baldaŭe li ekinstruis en Nagyvárad. En 1880 li edziĝis, baldaŭe mortis kaj la edzino, kaj la gefiloj. Post la tragedioserio en 1892 li revenis al Budapeŝto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tücsökdalok (1876) - poemaro
  • Balatoni ég alatt (1884) - novelaro
  • diversaj studoj kaj biografioj
  • tradukaĵoj, ekzemple Victor Hugo: Angelo, (1871), poemoj de Heinrich Heine (1882), (1888)

Fontoj[redakti | redakti fonton]