Zoltán Gálosi
Zoltán Gálosi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Drexler Zoltán |
Naskiĝo | la 26-an de septembro 1886 en ![]() |
Morto | la 20-an de decembro 1960 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zoltán Gálosi [gAloŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gálosi Zoltán estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Drexler ĝis 1905.
Zoltán Drexler[1][2] naskiĝis la 26-an de septembro 1886 en Garamkissalló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Šalov en Slovakio), li mortis la 20-an de decembro 1960 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Gálosi estis infana aktoro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatroarta Akademio en 1907. Post la diplomo li estis membro de Nacia Teatro (Kolozsvár). Li finbatalis la unuan mondomiliton, poste venis al Budapeŝto, sed li ne ricevis rolojn, tial li akiris teknikan postenon en la ĉefurba trafika kompanio. Li ricevis premion en 1943. Li edziĝis en 1920.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Rezső Lavotta-nekonatulo: Omnia vincit Amor (teatraĵo) - ĉefrolo
Liaj mutaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Sárga csikó (1913) – Pali
- A tolonc (1914) – metilernanto
- A kormányzó (1915)
- Palika (1918) – Sebestyén
- A vadorzó (1918) – Schneider