Zoltán I. Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zoltán I. TÓTH [tOt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo I. Tóth Zoltán estis hungara historiisto, profesoro, martiro, membro (korespondanta en 1954) de Hungara Scienca Akademio. Lia malofte uzata nomo estis Inokai Tóth Zoltán.

Zoltán I. Tóth [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1911 en Hungario en Versec (nuntempa Vršac en Serbio). Li mortis la 25-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán I. Tóth frekventis gimnazion en Temeŝvaro, poste universitaton en Kluĵo, kie li lernis ankaŭ teologion. En 1933 li pastriĝis, en la sekva jaro li akiris diplomon en la universitato, fine li ekinstruis en Satu Mare. Li plulernis en Sorbonne du jarojn. Depost rehungariĝo de Kolozsvár li esploris en la universitata biblioteko, krome ekde 1942 li instruis en la universitato. Li doktoriĝis en 1944 en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li laboris en historia instituto, ekde 1953 li estis katedrestro, baldaŭe dekano en Universitato de Budapeŝto. Dum la hungara revolucio de 1956 kuglo trafis lin. Li okupiĝis precipe pri hungara-rumana historio. Li ricevis premion Kossuth en 1952.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar utazók Nyugat-Európában a XIX. sz. első felében (1939)
  • Az erdélyi román nacionalizmus első százada, 1697-1792 (1946)
  • A Szemere-kormány nemzetiségi politikája (1952)
  • Magyarok és románok (1966)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]