Zoltán Latinovits
Zoltán Latinovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1931 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de junio 1976 (44-jaraĝa) en Balatonszemes |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Budai Ciszterci Szent Imre Gimnázium (en) (–1949) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1956) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patrino | Katalin Gundel (en) |
Frat(in)oj | István Bujtor kaj Károly Frenreisz |
Amkunulo | Éva Ruttkai |
Parencoj | Pál Latinovits (praavo) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro |
Zoltán LATINOVITS [latinoviĉ], hungare Latinovits Zoltán, konata, kiel aktororeĝo, estis elstara hungara aktoro. Liaj duonfratoj estis Károly Frenreisz kaj István Bujtor.
Zoltán Latinovits naskiĝis la 9-an de septembro 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de junio 1976 en Balatonszemes.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Latinovits frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li eklaboris, kiel simpla laboristo. Inter 1952-1956 li lernis en universitato kaj iĝis diplomita inĝeniero pri konstruado, dume li okupiĝis pri sporto kaj deklamado. Poste li eklaboris en Teatro Csokonai (Debrecen), baldaŭe ankaŭ en aliaj teatroj. Ekde 1959 li rolis ankaŭ en diversaj filmoj. Depost 1971 li havis konflikton kun la komunistoj, tial li estis "ekzilita" al Veszprém, kie li ankaŭ reĝisoradis. Li mortis tragike: trapasis super li trajno. Ankaŭ nun estas diskutoj, ĉu li havis akcidenton, aŭ li mortigis sin?
Li ricevis en 1990 (post la morto) premion Kossuth kaj dum la vivo 2 premiojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj
- memorĉambro en Balatonszemes
- 132874 Latinovits (etsatelito)
Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Romeo kaj Julieta, kie lia kunulino Éva Ruttkai estis Julieta
- en diversaj aliaj teatraĵoj resume en 75 teatraĵoj li rolis kaj 3-foje li reĝisoradis
- 1962: Az aranyember (La orohomo) filmo pri romano de Mór Jókai
- 1966: Malvarmaj tagoj (filmo)
- diversaj aliaj filmoj
- roloj en Hungara Radio kaj en Hungara Televizio
- 2 libroj
- diskoj (precipe deklamoj)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio