Zsigmond Perényi (martiro)
| Zsigmond Perényi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de novembro 1783 en Chopivka, Departemento Berehove, Reĝlando Hungario (1538–1867) |
| Morto | 24-an de oktobro 1849 (65-jaraĝa) en Peŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, jobb oldali fasírboltok (J-325) |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Patro | István Perényi (mul) |
| Infano | József Bölöny |
| Parencoj | Zsigmond Perényi (ministro) (nepo) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto |
Barono Zsigmond Perényi [ĵigmond perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Zsigmond estis hungara politikisto, martiro, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia samnoma nepo estis Zsigmond Perényi (ministro).
Zsigmond Perényi [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1783 en Hungara reĝlando en Végardó (nuntempa apartenaĵo de Berehove en Ukrainio). Li mortis la 24-an de oktobro 1849 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Perényi estis edukita hejme en la familio. Baldaŭ li lernis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa). En 1805 li iĝis ĉefnotario de Bereg. Post 3 jaroj li estis elektita deputito parlamenta. En la fruaj 1820-aj jaroj li okupiĝis pri bredado de ŝafoj, poste li denove politikadis. En 1835 li estis nomita departementestro de Ugocsa. En la 1840-aj jaroj li estis senatano kaj li strebis kontraŭ politikado de Habsburgoj. En 1848 li preskaŭ estis ministro, li apogis la hungaran sendependecon. Post fiasko de la revolucio li estis kondamnita je morto.
Li dufoje edziĝis.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)

