Zsolt Harsányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Harsányi
Persona informo
Naskonomo Harsányi Zoltán Tibor Pál
Naskiĝo 27-an de januaro 1887 (1887-01-27)
en Krompachy
Morto 29-an de novembro 1943 (1943-11-29) (56-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Grete Harsányi vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoaŭtorotradukistoteatrestro • libretisto vd
Verkado
Verkoj Genetic Prophecy: Beyond the Double Helix vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zsolt Harsányi [ĵolt harŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harsányi Zsolt estis hungara verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, teatrestro, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Zsolt Harsányi naskiĝis la 27-an de januaro 1887 en Hungara reĝlando, en Korompa (nuntempa Krompachy en Slovakio). Li mortis la 29-an de novembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Harsányi frekventis universitaton en Kolozsvár, poste li komencis ĵurnaladi. En 1910 li venis al Budapeŝto, kie li redaktis diversajn gazeton. Li ricevis valoran premion en 1935. Post 3 jaroj li estis elektita teatrestro.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A féltékeny költő - poemaro 1920
  • Az arany holló (La ora korvo) - romano 1925
  • Háry János - libreto por opero de Zoltán Kodály
  • Az üstökös (La kometo) - romano - 1932
  • Magdolna (Magdaleno) - romano - 1938
  • Grófkisasszony - teatraĵo - 1939
  • Élni jó - romano - 1940
  • A bolond Ásvayné - teatraĵo - 1942

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Oni fondis premion "Harsányi Zsolt".

Fontoj[redakti | redakti fonton]