Zsuzsa Hollán
Zsuzsa Hollán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de oktobro 2008 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1947) |
Familio | |
Edz(in)o | György Révész (1944–1986) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto hematologo politikisto |
Zsuzsa Hollán [ĵuĵa holAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollán Zsuzsa estis hungara kuracisto, hematologo, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio. Ŝia edza nomo estis Révész Györgyné [rEvEs djordjnE].
Zsuzsa Hollán [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1920 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 31-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsuzsa Hollán frekventis universitaton en Pécs inter 1940-1945, sed ŝi ricevis medicinan diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1947. Ŝi jam laboris inter 1945-1950 en Malsanulejo Rókus, poste en la universitata kliniko, baldaŭe en medicina esplora instituto. Ŝi atingis la sciencan gradon PhD en 1956, ŝi doktoriĝis en 1970 antaŭ la akademio. Ŝi instruis en universitatoj en Budapeŝto kaj Pécs inter 1970-1990. Ŝi estis ĉefredaktoro de internacia fakrevuo Haematologia. Ŝi havis edzon, al kiu ŝi naskis 2 gefilojn. Ŝi okupiĝis precipe pri sango kaj pri viruso HIV. Ŝi ricevis premiojn inter 1960-2003.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A vérsejtrendszer idegrendszeri szabályozása (1955)
- A vérátömlesztés alapismeretei (1961, 1965)
- Presentic of Chronic Lymphoid Leukaemia Associated Antigen in Other Malignant Haematological Disease (1974)
- Haemoglobinopathiák Magyarországon (1987)
- A “vérpótszerekről” jelenlegi ismereteink alapján (2003)