Zsuzsanna Bazsinka
Zsuzsanna Bazsinka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1989) |
Familio | |
Frat(in)o | József Bazsinka |
Okupo | |
Okupo | operkantisto voĉa instruisto |
Zsuzsanna Bazsinka [ĵuĵana baĵinka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bazsinka Zsuzsanna estas hungara operkantisto, (soprano).
Zsuzsanna Bazsinka [1] naskiĝis la 1-an de julio 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsuzsanna Bazsinka frue lernis pianludon kaj klarneton. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1989. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis József Simándy kaj Éva Andor. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi kantadis ankaŭ en la fruaj 1990-aj jaroj en Germanio (Karlsruhe, Lejpcigo, Essen), baldaŭ en Dresdeno, Hannover, Luksemburgo, Francio, Svedio, Slovakio, Rumanio kaj Japanio. Enlande ŝi estis aŭdebla-videbla en Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1987-2009.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ottorino Respighi: La fiamma - Silvana (ekzamena rolo, poste tuj debuto en Teatro Erkel)
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Melinda
- Hunyadi László — Szilágyi Erzsébet
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Gilda
- La Traviata – Violetta
- Falstaff – S-ino Alice Ford
- La Forto de la Destino - Leonora
- Requiem - Leonora
- Georges Bizet: Carmen — Micaela
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La bohème - Mimi
- Gioachino Rossini: Mosè in Egitto — Anaide
- Charles Gounod: Faust – Margit
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Entführung aus dem Serail – Konstanze
- Die Zauberflöte - Pamina
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor - titolrolo
- L’elisir d’amore - Gianetta
- Richard Strauss: Elektra - Chrysothemis