Departementa domo (Eger)
La Departementa domo estas impona baroka historia monumento en Eger, kiu nuntempe estas muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1747 la departementa decidis pri konstruo de departementa domo. La U-formo domego estis konstruita inter 1749 kaj 1756. Henrik Fassola kreis la ornamajn pordojn inter 1758 kaj 1761. En la korto oni konstruis ankaŭ prizonon, kiu iĝis arkivo en la frua 20-a jarcento. En mezo de la prizono estis korto, kie oni konstruis kapelon. Aperturoj estis faritaj en muroj de la kapelo por la malliberuloj partoprenu en la mesoj. En 1832 oni konstruis laborejon por la arestitoj, kie ili prilaboris silkojn. En 1839 oni konstruis etaĝon, kie oni establis luteranan kirkon. En 1993 la konstruaĵo iĝis muzeo pri historio, la prizono muzeo pri sportoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La duetaĝa domego situas laŭ la trotuaro. En la fasado estas videblaj blazonoj de Hungara reĝlando, Heves (historia departemento), episkopo Ferenc Barkóczy. Sur la ekstera muro memortabulo troviĝas pri la granda inundo en Eger en 1878. Ĉe la ĉefenirejo estas ornama krado pri Kredo, Espero, Kredo fare de Henrik Fassola.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-09-29 per la retarkivo Wayback Machine