Kastelo de Tata (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kastelo de Tata)
Kastelo de Tata
arkitektura strukturo [+]

LandoHungario
Koordinatoj47° 38′ 47″ N, 18° 19′ 4″ O (mapo)47.6462833318.31788333Koordinatoj: 47° 38′ 47″ N, 18° 19′ 4″ O (mapo) [+]

ArkitektoJakab Fellner

Ekkonstruo1760
Finkonstruo1776

Kastelo de Tata (Hungario)
Kastelo de Tata (Hungario)
DEC
Kastelo de Tata
Kastelo de Tata
Map
Kastelo de Tata
Vikimedia Komunejo:  Esterházy mansion, Tata [+]
vdr

La Kastelo de Tata (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas baroka kastelo en urbo Tata.

Aerfoto pri kastelo de Tata

Historio[redakti | redakti fonton]

Miklós József Esterházy konstruigis la kastelon inter 1760 - 1776 laŭ projekto de Jakab Fellner. Dum la konstruado oni profitis ankaŭ ŝtonojn de la apuda fortikaĵo. La konstruaĵo kelkfoje havis rolon en la hungara historio.

Fasado de la kastelo

Depost tuj la 2-a mondmilito ĝis la fruaj 1990-aj jaroj en la kastelo psikiatriejo funkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa brikoforma kastelo situas sola, sed ambaŭflanke la ornamaj pordoj faras kontaktojn kun aliaj domoj. La fasado estas simetria, en ambaŭ flankoj malaltaj kvadrataj turoj estas videblaj, ili estas rizalitoj. Apartenaĵoj de la kastelo estas la apuda kasteleto, stalo kaj similaj domoj. Ili formas kun la kastelo kvadraton, interne trapeza korto etendiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]