Luterana preĝejo (Veszprém)
Luterana preĝejo de Veszprém | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo en Veszprém
| ||
Luterana kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Veszprém (urbo) | |
Geografia situo | 47° 5′ 34″ N, 17° 54′ 34″ O (mapo)47.09276450518517.909416982485Koordinatoj: 47° 5′ 34″ N, 17° 54′ 34″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | malfrubaroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Veszprém (urbo).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 16-a jarcento la reformacio konkeris ankaŭ urbon Veszprém kun la loĝantoj kaj la soldatoj, kiuj defendis la fortikaĵon. Tiutempe pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj la katolika episkopo forestis, neniu baris la protestantismon. En 1628 la katolika episkopo revenis kaj komenciĝis persekutadoj de la protestantoj. Leĝo garantiis la religioliberecon en la fortikaĵoj, sed en 1716 la leĝo estis nuligita. La luternanoj povis frekventi mesojn nur en la apudaj vilaĝoj (Nemesvámos, Öskü). Tamen en 1788 kun permeso oni konstruis preĝdomon, post 2 jaroj jam la nun videblan preĝejon, sed sen turo. En 1893 incendio faris damaĝojn, poste la preĝejo iomete trakonstruiĝis, la turo estis konstruita en 1910.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur tre malgranda monteto ĝuste ĉe la urba promenadstrato. En la fasado la kvadrata ferbetona turo reliefas, plej supre estas okulfrapa la svelta turopinto. La ronda absido havas 2 fenestrojn, sed interne la sanktejo estas seslatera. La altara bildo estis pentrita en 1892, apude estas ujo por baptado kune kun ligna skulptaĵo pri bapto de Kristo.