Luterana preĝejo (Zalaegerszeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Zalaegerszeg
Luterana preĝejo en Zalaegerszeg
Luterana preĝejo en Zalaegerszeg
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaegerszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Zala
Dato de konsekro 1907
Konsekrinto Ferenc Gyurátz
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Zalaegerszeg.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj Zalaegerszeg estis grava hungara defenda fortikaĵo kontraŭ la turkoj. Tiutempe en similaj lokoj pro la graveco estis permesata la protestantismo, sed ne en Zalaegerszeg, ĉar tie longe vivis la katolika Ferenc Forgách (ĉefepiskopo). Li baris disvastiĝon de la protestantismo. Laŭ popolnombrado en 1830 vivis en tiu urbo nur 9, en 1875 24, en 1900 jam pli, ol cent luteranoj. La unua meso okazis en 1893 en lerneja ĉambro, poste la partoprenantoj fondis filion de Zalaistvánd. En 1900 oni kolektis monon por konstrui preĝdomon. Post 2 jaroj jam la memstara luterana grupo formiĝis. La preĝejo mem estis konstruita en la jaroj 1906 kaj 1907. En 1997 ekstere, post jardeko interne la preĝejo estis renovigita.

La paroĥo estis konstruita en 1928 kun komunaj ĉambroj. Ĝi estis forprenita dum la socialismo. En 2002 la rericevita domo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en malgranda parko inter trotuaroj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo. La absido estas plurlatera kaj malpli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. Interne menciindas la altvalora orgeno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.