Fagopiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fagopiro
ordinara fagopiro, Fagopyrum esculentum
ordinara fagopiro, Fagopyrum esculentum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Poligonacoj Polygonaceae
Genro: Fagopiro Fagopyrum
Mill., 1754
Specioj

Fagopyrum esculentum - ordinara fagopiro
Fagopyrum tataricum - tatara fagopiro

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La fagopiro (Fagopyrum) estas genro de unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangule korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, kiuj estas prilaborataj por elfarado de grio. Tiu greno kultivatas sur plej malriĉaj kaj acidaj grundoj, ekzemple en Bretonio.

La ordinara fagopiro (F. esculentum) estas specio el Azio, unujara herbo kun blankaj aŭ rozetaj floroj k kun glatsupraĵaj fruktoj uzataj por fari interalie grizan farunon kaj flokojn; kvazaŭhejma en kelkaj lokoj de Eŭropo, plej kultivata speciode fagopiro.

La tatara fagopiro (F. tataricum) estas specio el Hindio, tre parenca al la ordinara fagopiro sed kun blankete aŭ flavete blankaj floroj kaj kun malglatsupraĵaj, amargustaj fruktoj; malpli kultivata ol la antaŭa.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En Japanio oni farunigas fagopiran nukson, kaj faras vermiĉelon. La vermiĉelo estas fagopiraĵo, nomata soba: pri tio vidu artikolon sobao. Fagopira grio estas grio produktata el fagopiraj grenoj. Ĝi estas populara en la orientslavaj kaj pola kuirartoj kaj tie estas servata sola, ofte kun salo kaj butero, aŭ kiel almanĝaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]