Salvia hispanica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉiao
Salvia hispanica (10461546364).jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Asteredoj
Klado: Lamiedoj
Ordo: Lamialoj
Familio: Lamiacoj
Salvia hispanica
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
hispana salvio ankoraŭ ne floranta
Salvia hispanica, sekigitaj semoj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato
Graso 30.74 g
Proteino 16.54 g
Akvo 5.8 g
Kalio  407.0 mg 9%
Natrio  16.0 mg 1%
Procentoj estas relativaj al US
rekomendoj por plenkreskuloj.

Salvia hispanica, populare konata kiel ĉiao, estas florante planto de la familio de mentoj. Ĝi originas el Meksiko kaj Gvatemalo. Dum la Azteka epoko, ĝi gravis same kiel maizo kiel manĝajo.[1] Nuntempe, ĝi estas konata kiel unu el la plej riĉaj fontoj de omega-3 grasacidoj. Minimume dur specioj de Salvia estas kultivataj sub la nomo ĉiao. La etaj semoj, enhavas alten kvanton de omega-3 grasacidoj, proteinoj, vitaminoj, antioksidantoj kaj mineraloj.[2]

"Aguas frescas de chía", tradicia trinkaĵo kun ĉiao en Meksikio

Nomo[redakti | redakti fonton]

La epiteto hispanica signifas „hispana. Linné donis tiun nomon erare, ĉar la planto estis importata el Meksikio kaj kreskis tiam ankaŭ en Hispanio. La esprimo ĉiao venis els la Nahuatla lingvo (chian, signifas "oleca") kaj estas uzata ankaŭ por aliaj specioj, kiuj estas uzataj simile, ekzemple kalifornia ĉiao (Salvia columbariae).

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

semoj de ĉiao enhavas ĝis 38 % ĉiaoleo, 18 ĝis 23 % proteinoj, ĉ. 40 % karbonhidratoj kaj la vitaminoj A, niacino, tiamino, riboflavino kaj folacido.[3] Krome ekzistas la mineraloj kalcio, fosforo, kalio, zinko kaj kupro, krome antioksidantoj. La resto estas fibroj, kiuj parte fariĝas en akvo al ŝlimo. La ĉiaoleo enhavas α-linolenacido kaj 55 % Omega-3, 18 % omega-6, 6 % omega-9 kaj 10 % saturitaj grasacidoj.[4] Ĉiasemoj enhavas nur malmulte da natrio. Nigraj kaj blankaj semoj ne diferenciĝa laŭ la enhavo. „Ĉiasemoj“ estas nomata ofte kiel supernutraĵo. Oni privarbas la semon per diversaj salubaj promesoj.[5] Ĝi nu tamen nur ekzistas malmultaj signoj por eblaj pozitivaj rezultoj. Fina scienca juĝo ankoraŭ ne eblis. Neniu studio povas ĝis nun pruvi, ke ĉiasemoj helpas redukti la pezon.[6]

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salvia hispanica L.. Germplasm Resources Information Network (2000-04-19). Alirita 2012-03-21.
  2. Stephanie Strom: 30 Years After Chia Pets, Seeds Hit Food Aisles. en: New York Times. 24. novembro 2012, elŝutita la a 17an de decembro 2013 (angla).
  3. Full Report (All Nutrients): 12006, Seeds, chia seeds, dried
  4. Nutrition Facts - Seeds, chia seeds, dried
  5. http://www.theguardian.com/lifeandstyle/2015/feb/15/truth-about-miracle-foods-chia-seeds-coconut-oil
  6. Ulbricht et al.: Chia (Salvia hispanica): a systematic review by the natural standard research collaboration, 2009, Rev Recent Clin Trials, Volume 4, Issue 3, p. 168–74, http://www.eurekaselect.com/85367/article