Esperanto-konkurso (radioamatora)
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | ILERA radioamatora konkurso | |||
Regiono | Mondo | |||
Periodo | 2022-11-19+20 | |||
Organizanto | ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj) | |||
Ekzistas ekde | 1977 | |||
Celgrupo | Radioamatoroj | |||
Informa retpaĝo | qsl | |||
La Esperanto-konkurso por radioamatoroj estas ĉiujare organizita de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj). Ĝi okazas ĉiun trian kompletan semajnfinon de novembro. La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de Hans Welling/DJ4PG. Dum la lastaj jaroj Wolf/DL1CC okupiĝis pri ĝi sed nur post la UK en Nitro. En 2024 Karleto Mays, WB4TNC respondecas pri la konkurso.
Celoj
[redakti | redakti fonton]La konkurso volas
- pliigi la aktivecojn je la radioamatoraj bendoj
- plie uzi Esperanton, praktiki ĝin dum oftaj kontaktoj (QSO). Per tio ankaŭ plibonigi la kvaliton de la uzata lingvo.
- montri la bonan funkciadon de Esperanto al aliaj radioamatoroj.
- Aperigi la la vorton "Esperanto" en la DX-clusteroj.
La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la Esperanto-diplomo. Dum la dua duono de la konkurso intensa babilado estas rekomendata. Ni profitu la okazon!
Por atingi multajn Esperanto-staciojn, estas rekomendinde enŝalti la servilo *ILERA_EO* en Echolink, por tie ricevi informojn, en kiuj frekvencoj en mallongaj ondoj aktuale aktivas samideanoj. En la artikolo Eĥolink atentu speciale la alineon Alarm-listo. Se vi enmetis ĉiujn al vi konatajn Eo-voksignojn en vian Alarm-liston, la programo montras tuj je la ekrano, se iu de ili aperas.
Ankaŭ en la "DX-cluster" eble troveblos informoj pri aktivaj Esperanto-stacioj.
La reguloj
[redakti | redakti fonton]- dato: Ĝi okazas ĉiujare dum la tria sabato de novembro plus sekvanta dimanĉo. ĉi jare: 2024-Novembro: 16+17
- tempo: sabato 00:00 UT ĝis dimanĉo 23:59 UT
- permesitaj frekvencoj: ĉiuj radioamatoraj frekvencoj plus ECHOLINK
Estas permesataj nur rektaj konektoj en la frekvencoj, do ne la uzo de ripetiloj. Pri ECHOLINK estas neniuj limigoj.
- lingvo: La uzo de Esperanto estas preferata, sed ankaŭ la naciaj lingvoj estas permesitaj.
- dum ĉiu kontakto interŝanĝu raportojn kun RS(T) kaj sinsekva numero
- La kontaktoj estu listigitaj en taglibro kun indiko de dato, tempo en UT, voksigno, frekvenco aŭ bendo aŭ EL, raporto donita, raporto ricevita. La raportoj estu donitaj en la formo RS(T)+ sinsekva numero.
Ekzemplo de taglibro:
2000-11-21 09:12 F9ED 14.266 59001 59007 09:14 PT2CA 14.266 449002 599001 09:17 F9ED EL 59003 59008
- poentoj: Validas unu poenton ĉiu kontakto, por ĉiu voksigno, ripeteblaj en ĉiuj bendoj.
Nova zorganto serĉata
[redakti | redakti fonton]Ĉar la multjara zorganto Hans Welling pli kaj pli aĝas kaj lia energio malpliiĝas, li serĉas pli junan membron por okupiĝi pri la konkurso. Li mem ne plu havas tre bonan antenon por la mallongaj ondoj kaj lia aktiveco estas tial pleje je echolink. Mallongaj ondoj estas/estus multe prefereblaj.
En 2024 Karleto Mays, WB4TNC prizorgos la ILERA konkurso. charles.o.mays@gmail.com. Dankon al Hans Welling, DJ4PG (SK) pro ila zorgado dum multaj jaroj.
Pliajn informoj troeblvas en la grupoj:
- Yahoo-grupo Arkivigite je 2012-11-08 per la retarkivo Wayback Machine en la grupo uzu la serĉvorton "konkurso"
- google-grupo esperanto-radioamatoro
Venontaj konkursoj
[redakti | redakti fonton]Kalendaro por la venontaj konkursoj:
tagoj | monato | jaro |
---|---|---|
21-22 | novembro | 2020[1] |
20-21 | novembro | 2021 |
19-20 | novembro | 2022[2] |
18-19 | novembro | 2023 |
16-17 | novembro | 2024 |
23-24 | novembro | 2025 |
Rekomendoj
[redakti | redakti fonton]Frekvencoj: por havi pli altan ŝancon trovi samideanojn, estas rekomendite uzi la t.n. ILERA-frekvencojn kaj najbarajn. Rekomendata por SSB:
- 3766 MHz
- 7066 MHz (Eŭropo kaj kie permesatiĝas.),
- 7,266 MHz (Usono kaj kie permesatiĝas),
- 14,266 MHz,
- 21,366 MHz,
- 28,366 MHz.
Rekomendata por morsakodo:
- 3,533 MHz,
- 7,033 MHz,
- 14,033 MHz,
- 21,033 MHz
- 28,033 MHz
Oni povas trovi ĝisdatajn informojn dum la konkurso ĉe: https://groups.google.com/g/Esperanto-radio-amatoro
- Voku en Esperanto: "
iu ajn, iu ajn, iu ajn, jen vokas [via voksigno]
" ktp. Speciale dum intermikso aŭ malfortaj signaloj tia alvoko povas esti bone identigita. - Per morsa kodo uzu: "CQ ILERA, CQ ILERA, CQ ILERA de [via voksigno]" K, ktp.
Sendu vian raporton
[redakti | redakti fonton]Taglibron kun viaj rezultoj sendu ene de unu monato al Murray, K4MHM, mmmm0320@gmail.com. Murray helpas la prizorgantulon Karlo (WB4TNC). Aldonaj informoj pri lingvo de la kontakto, adiciado de landoj, stacioj k.a. estas bonvenaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Pri la konkurso en 2024, vizitu: https://eventaservo.org/e/69e7ff
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ILERA konkurso 2020 (esperante). www.eventaservo.org. Alirita 2020-05-04 .
- ↑ ILERA konkurso 2022 (esperante). www.eventaservo.org. Alirita 2022-10-10 .