Financoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La usona dolaro estas unu el multaj formoj de mono

Financoj estas termino rilata al la fluo de mono inter individuoj, entreprenojŝtatoj kaj ties pristudo. La financo estas branĉo de la ekonomiko kiue pristudas la akiron kaj administradon, pere de entrepreno, individuo aŭ ŝtato, de la fonduso necesa por plenumi siajn celojn kaj de la kriterioj per kiuj ĝi disponas el tio.

La financoj pritraktas, tiele, la kondiĉojn kaj oportunojn je kiuj oni akiras kapitalon, la uzadon de tiuj kaj la pagojn kaj interezojn kiujn suferas la transakciojn en mono. Krome financo povas esti difinita kiel arto kaj scienco administri monon.

La termino "financoj" devenas el la latina "finis", kio signifas fini. La financoj havas sian originon en la finigo de ekonomia transakcio pere de la transpago de financaj resursoj (je la transpago de mono finiĝas la transakcio).

Tiuj financaj transakcioj, ekzistis ekde kiam la homo kreis la koncepton de mono, sed konfirmiĝis jam laŭ nuna formo komence de la moderna epoko kiam aperis la unuaj monpruntistoj kaj komercistoj kiuj setligis traktatojn pri financa matematiko kie oni menciis temojn kiel la kalkulo de interezoj aŭ la uzado de financaj raportoj (Historio de kapitalismo)

Financado[redakti | redakti fonton]

IKEV "Financado estas parto de la entreprena ekonomiko kiu okupiĝas pri la demando, kiel provizi entreprenon plej efike per mono kaj/aŭ kredito, por ke ĝi povu funkcii bone. Se la termino aplikiĝas al nacia ekonomio, ĝi rilatas al la publikaj financoj." [1]

Areoj de aplikado[redakti | redakti fonton]

Ene de la financaj servoj oni havas la Bankismon kaj Instituciojn rilatajn (kreditistoj, bankadministristoj, fidatistoj).

Persona financplanado. Financplanistoj. Investado. Makleristoj. Valoranalizistoj. Negoc-papera kapitalo. Akcia kapitalo. Investobankoj. Nemoveblaĵoj. Makleristoj je nemoveblaĵoj. Valuistoj. Monpruntistoj. Hipotekistoj. Administrantoj. Asekuroj. Asekuristoj.

Financa centro[redakti | redakti fonton]

Financa centro aŭ financa kerno estas loko kun koncentro de partoprenantoj en bankado, monadministrado, asekuroj aŭ financaj merkatoj kun ejoj kaj apogaj servoj por tiuj aktivecoj. Partoprenantoj povas inkludi financajn perantojn (kiel bankoj kaj borsistoj), instituciaj investistoj (kiel investadministrantoj, pensifondusoj, asekuristoj, asekurfondusoj), kaj moneldonantojn (kiel kompanioj kaj registaroj). Financaj centroj kutime estas hejmo de kompanioj kiuj proponas ampleksan gamon de financaj servoj, por ekzemplo rilate al kunigoj kaj akiroj, publikaj proponoj, aŭ korporacia agado; aŭ kiu partoprenas en aliaj areoj de financoj, kiel kapitalinvestado kaj reasekurado.

Rilataj areoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 144, numero 1030, kapvorto financing

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la hispana)