Frakseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Frakseno
Fraxinus excelsior
Fraxinus excelsior
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Frakseno Fraxinus
Tourn. ex L.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fraxinus excelsior

Frakseno (Fraxinus el oleacoj) estas holarktisa genro de arboj. En la antikva Grekio tiu arbo estis simbolo de firmeco kaj solideco; de ĝia ligno oni faris la stangon de la lancoj kaj ankaŭ alnomis la propran lancon. Ankaŭ el la ligno la kampuloj faris laborilojn.

Frakseno estas genro de pluraj specioj de falfoliaj arboj en la familio oleacoj. Ili devenas de la suda Eŭropo kaj la duoninsulo Malgranda Azio. La folioj kreskas kontraŭ-stare, ili estas kunmetitaj el 9-15 folietoj. La floroj estas unu- aŭ ambaŭseksaj, ili koncentras en grapolojn. Ĉi arboj ŝatas malsekajn ĉe-riverajn lokojn — marĉojn (krom Fraxinus ornus). La specio Fraxinus ornus kreskas en kalkŝtonaj, sud-deklivaj lokoj. Ili kreskas 30 m. Krom Fraxinus ornus ili toleras la ombron. La ŝelo estas iomete malebena kaj griza aŭ verdgriza.

Laŭ la skandinava tradicio frakseno estas simbolo de la senmorteco kaj de la interrilato inter la tri kosmaj sferoj. En la ĝermana mitologio la frakseno Yggdrasil estas la arbo de la mondo. En la antikveco tiu arbo havis grandan magian povon, krom ankaŭ funkcii kiel efika antidoto kontraŭ la venenoj (se oni miksu ĝin kun vino).

En la Helena mitologio frakseno alnomis la nimfojn Meliadoj naskiĝintajn de la unua generacio de la dioj.

Elektitaj specioj[redakti | redakti fonton]

Fraksenoj de la orienta nearktiso
Fraksenoj de la okcidenta kaj sudokcidenta nearktiso
Fraksenoj de la okcidenta palearktiso (Eŭropo, Nordafriko, Sudokcidenta Azio)
Fraksenoj de la orienta palearktiso (centra kaj orienta Azio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]