Tropika pluvarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksiimuma etendo ebla de tropikaj pluvarbaroj tutmonde en la nuntempaj klimataj kondiĉoj (malhelverde).
Densa tropika ĝangalo de la ebenaĵo de Amazonio.
Ekvatora ĝangalo en la Amazonio.

Tropika pluvarbaro, tropika ĝangalo, ekvatora aŭ tropika malseka arbaro estas la ĝangalo aŭ densa arbaro de tropika klimato kiu estas karakterizata per altaj precipitaĵoj (2000 ĝis 5000 mm jare) kaj alta averaĝa temperaturo. Temas pri pluvarbaroj en la proksimeco de la Ekvatoro, en Sudameriko, Afriko, insuloj de Sudorienta Azio kaj Melanezio, atingante ankaŭ la sudorienton de Meksiko, Centramerikon, Madagaskaron, Hindoĉinion kaj nordorientan Aŭstralion. Ĝi estas la vera kaj plej ampleksa konata koncepto de ĝangalo.

De la 3 tipoj de tropika arbaro, la tropika pluvarbaro estas la ekosistemo de plej ampleksa etendo kaj grava. Ties vegetaĵaro estas formata de specioj ĉiamverdaj kaj larĝfolia. En ili estas oftaj la epifitaj specioj. Temas pri ekosistemo kun granda riĉeco kaj vario de specioj de granda intereso ĉar ties biodiverseco estas fonto de multaj rimedoj: manĝaĵoj, kuraciloj, krudmaterialoj de industria intereso. Kvankam ili okupas malpli ol 7 % de la surfaco de la teroj, ili enhavas pli ol 50 % (laŭ kelkaj sciencistoj tiu procento plialtiĝus ĝis pli ol 90 %) de la animalaj kaj vegetalaj specioj de la mondo. Unu hektareo de tropika pluvarbaro povas enhavi pli ol 600 arbospecioj.

La grundo de tiuj ĝangaloj estas malriĉa kompare kun la vivriĉeco kiun ĝi subtenas ĉar la plej parto de la nutrantoj estas en la vivaj estaĵoj kaj ne en la grundo. Kiam tiu ekosistemo estas detruita, pro dehakado aŭ pro incendioj, ties rekuperado estas tre malfacila ĉar la nuda grundo krustiĝas kaj malmoliĝas suferanta procezon de lateritigo. La malriĉaj grundoj de tiuj ĝangaloj ne estas taŭgaj por la agrikulturo, ĉar post tri aŭ kvar rikoltoj ili perdas siajn nutrantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]