Émile Lahoud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Lahoud
Persona informo
إميل لحود
Naskiĝo 12-an de januaro 1936 (1936-01-12) (88-jaraĝa)
en Baabdat
Religio Maronita eklezio vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Libano vd
Alma mater Britannia Royal Naval College • Mararmea Milita Kolegio • Brummana High School vd
Partio senpartia vd
Familio
Patro Jamil Lahoud vd
Infanoj Emile Lahoud Jr. vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La generalo Émile Lahoud [eMIL laHU] (اميل لحود), naskita la 12an de januaro 1936, estas militisto kaj politikisto de Libano. Li estas kristano maronito kaj estis prezidento de la Respubliko el la 24a de novembro 1998 al la 23a de novembro 2007. Maronito, li estas filo de la generalo Jamil Lahoud (unu de la estroj de la movado por la sendependigo de Libano) kaj de armena patrino. Li estis en diversaj postenoj de la libana armeo ekde 1959, inkludante tiun de komandanto de la libana armeo de 1989 al 1998; tiam li sukcesis rekonstrui la libanan armeon kiel nepartia organismo, ĉar ĝi iĝis preskaŭ detruita dum la libana enlanda milito.

Li estis dekomence ŝatata de la loĝantaro kiel naciisma estro kaj malamiko de koruptado. Dum lia prezidenteco Libano vivis sian plej malfacilan epokon ekde la enlanda milito kiu ekis en 1995 kaj post diversaj etapoj finis en 1990. Dum la regado de Lahoud okazis la mortigon de la unua ministro Rafik Hariri kiu estis kontraŭsiria kaj pro tio oni akuzis Sirion pri tiu murdo kaj la siria armeo kaj aliaj fortoj de Sirio eliris el Libano por eviti pliajn kritikojn kaj malfacilaĵojn. Poste Hezbolao entreprenis gravan militon kontraŭ Israelo kaj surprize venkis en ĝi (aŭ almenaŭ ne estis venkita) kontraŭ pli povaj armeo kaj lando. Lia prezidenteco estis antaŭplanita ĝis 2004 kaj estis plilongigita de la Parlamento kontraŭ la Konstitucio, kio okazigis polemikon kaj intervenon de Usono; ĉio plitrankviliĝis danke al interveno de Francio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]