Ödön Lechner
Ödön Lechner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1845 en Peŝto |
Morto | 10-an de junio 1914 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-díszsor-19 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1865–1866) Bauakademie (en) (–1879) |
Familio | |
Frat(in)oj | Károly Lechner kaj Gyula Lechner |
Infano | János Ödön Lechner (en) |
Parencoj | Jenő Kismarty-Lechner (nevo) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Hungara Muzeo pri Metia Arto |
Ödön Lechner, laŭ la hungara skribmaniero Lechner Ödön apartenas al la plej famaj kaj gravaj hungaraj arkitektoj. Liaj fratoj estis Károly Lechner kaj Gyula Lechner.
Ödön Lechner naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1845 en Pest (urbo). Li mortis la 10-an de junio 1914 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Lechner frekventis lernejojn en Pest, poste li lernis en Arkitekta Akademio en Berlino inter 1866-1869. Poste li studvojaĝis en Italio, poste li eklaboris en Hungario. Inter 1874-1878 li laboris en Francio, en la sekva jaro li estis en Britio. Hejmenveninta li daŭris sian laboron en Budapeŝto. En 1889 kune kun Vilmos Zsolnay studis la ceramikojn en Britio. Baldaŭe laŭ la slogano Hungaroj! Al la oriento! li ĉerpis el la india kaj persa stiloj kune kun hungaraj motivoj.
Liaj plej signifaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Kecskemét 1890–1896
- Urbodomo de Szeged 1882–1883
- Departementejo de tiama Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio, 1886
- Industriarta Muzeo de Budapeŝto 1891–1896
- Geologia Muzeo (Budapeŝto) 1896–1899
- Preĝejo de Sankta Ladislao (Kőbánya) 1891–1896
- Blua preĝejo en tiama Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio) 1907-13
- Poŝta Ŝparkaso, Budapeŝto 1899–1901