Ĉiŝtian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiŝtian
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101 659  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 48′ N, 72° 51′ O (mapo)29.79583333333372.857777777778Koordinatoj: 29° 48′ N, 72° 51′ O (mapo) [+]
Alto 155 m [+]
Ĉiŝtian (Panĝabo)
Ĉiŝtian (Panĝabo)
DEC
Ĉiŝtian
Ĉiŝtian
Situo de Ĉiŝtian
Ĉiŝtian (Pakistano)
Ĉiŝtian (Pakistano)
DEC
Ĉiŝtian
Ĉiŝtian
Situo de Ĉiŝtian

Map

vdr

Ĉiŝtian (urdue چشتیاں) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Bahavalnagar, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Moskeo en Ĉiŝtian

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉiŝtian situas sur ebenaĵo en la orienta landparto. Burevala troviĝas 44, Bahavalnagar 45, Bahavalpur 122, Fajsalabado 181, Lahoro 243, Islamabado 437, Sukur (Pakistano) 455, Peŝavaro 485, Kveta 563, Karaĉio 797 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la sendependeco en 1947 islamaj rifuĝintoj de Barato ekloĝis ankaŭ tie. La grandurbo spertis armitan sektan perforton en 2013 inter islamanoj, la armeo faris ordon. Tio estis reago al simila perforto en Ravalpindio en la antaŭa tago.

Moskeo en Ĉiŝtian

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiŝtian havas grandan grenmerkaton, kio estas ekonomia centro de la urbo. Ekzistas pluraj muelejoj pri farunoj kaj sukeroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
38 496 61 959 102 287 149 939

La loĝantaro de la urbo kreskis preskaŭ kvaroble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,0%, iomete sub la tutlanda mezumo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĉiŝtian la meza temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas junio kun 36 °C kaj la plej malvarma januaro kun 12 °C. La averaĝa precipitaĵo estas 353 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen septembre pli ofte kun 96 milimetroj da pluvo.

Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Ĉiŝtian en formo Chishtian

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉiŝtian ne havas ŝoseon, nur flankovojojn. La urbego havas stacidomon, kie la trajnoj trafikas al Bahavalpur kaj Bahavalnagar. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Multano.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans