Ĝiba baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝiba baleno

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj Balaenopteridae
Genro: Megaptera
Gray, 1846
Specio: M. novaeangliae
Megaptera novaeangliae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae)[1] estas specio en la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj. Ĝibaj balenoj plenkreskaj longas 14–17 m kaj pezas ĝis 40 t. Ili havas unikan korpoformon, kun longaj brustaj naĝiloj kaj buletoj sur la kapo. Ili faras saltojn kaj aliajn karakterajn surakvajn kondutojn, kio popularigas ilin inter balenspektantoj. La virbalenoj kantas malsimplan kanton, kutime 4-33 minutojn longan. Ili manĝas ĉefe krilojn kaj malgrandajn fiŝojn, kiujn ili kaptas per bobeloj. Iliaj ĉefaj naturaj predantoj estas orcinoj. Ambaŭ seksoj pariĝas promiskue.

Ĝibaj balenoj vivas vintre en la varmeta maro de la tropikaj zonoj kaj printempe migras suden kaj norden al la polusaj regionoj. En la Beringa Maro kaj Alaska Golfo ili vivas grandnombre. Vintre tiuj vivantaj en la Oĥotska Maro naĝas suden preter Saĥaleno, kaj la Kuriloj kaj laŭ Honŝuo al la Insularo Ogasava kaj Tajvano. La balenoj vivantaj en la Japana Maro do migras laŭ la orienta marbordo de Koreio al la ĉinaj maroj.

Kiel aliaj balenegoj, ĝibaj balenoj estis celo de la balenĉasa industrio. En la jardeko de 1960 kun tutmonda loĝantaro malkreskinta ĝis proksimume 5000 pro ĉasmortigado, la specio preskaŭ formortis. Nuntemmpe la nombro rekreskis ĝis proksimume 135 000[2], sed implikiĝoj en fiŝretoj, kolizioj kun ŝipoj, kaj brupoluo daŭre kaŭzas vundojn kaj mortojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĝiba baleno longas 11,5-15 metrojn kaj pezas 29 tunojn meznombre. Ĝi havas nigran koloron en la dorso kaj blankan en la gorĝo, brusto kaj ventro. Sur ĝiaj gorĝo kaj brusto estas 10-25 sulkoj, kiuj etendiĝas ĝis la umbiliko. Ĝia brusta kaj ventra naĝiloj estas tre longaj.

Ĝiba baleno saltanta

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La ĝibaj balenoj ofte grupiĝas. En la grupo troviĝas mamnutrantaj balenoj kaj novnaskitaj idoj. Antaŭ sia enmergiĝo en profundan akvon ili levas sian vostan naĝilon kaj eĉ grandan parton de la posta korpo ekster akvon. La profunda mergiĝado povas daŭri 15-20 minutojn. Ili ŝprucigas mallongan sed dikan akvan kolonon. Ili manĝas ĉefe krustacojn kaj ankaŭ fiŝetojn. Ili ŝatas ruliĝi en akvo kaj iam la tuta korpo elsaltas el la akvo. Falante, ili eligas grandan bruon. Seksumante, la femala kaj maskla balenoj paralele kuŝas sur la akva surfaco. Post 12-monata gravedeco la balenino naskas unu aŭ du idojn. La novnaskito longas 4-5 metrojn. La 11-monata baleno estas demamigita; tiam ĝia longeco jam duobliĝis. La 11,5-12,25 metrojn longa balenino jam sekse maturiĝas. Iuj baleninoj povas gravediĝi tuj post la akuŝo.

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bobelreta manĝado.

Bobelreta ĉasado estas unika kaj kompleksa manĝokutimo uzata de la ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae)[3] kaj de la balenopteroj en la Golfo de Tosa, Japanio.[4][5] Ĝi estas unu el malmultaj konataj surfacaj manĝokutimoj de la ĝiba baleno.[6] Ĝi ofte estas kunlabora konduto de balenaro.[6] La grupogrando povas gami el minimumo de du aŭ tri balenoj partoprenantaj ĝis sesdek samtempe.[7] Sola baleno povas ankaŭ plenumi similan metodon de surfaca manĝado nomitan atakomanĝado.[6]

La ĝiba baleno estas migranto kaj manĝas nur dum duono de la jaro.[8] Ili kutime pasigas la somerajn monatojn (de Majo ĝis Septembro) en manĝareoj, kie la akvo estas pli malvarma kaj kien ili revenas ĉiujare.[8] Oni dokumentis, ke ili manĝas, en areoj kiel Sudorienta Alasko kaj ĉe la bordo de Antarkto.[8] La alian duonon de la jaro la ĝiba baleno pasigas en siaj reproduktejoj kie ili tute ne manĝas. Dum sia manĝosezono ĝibaj balenoj aktive manĝas dum ĝis 22 horojn tage.[7] Ili faras tion por stoki sufiĉajn grasrezervojn en siaj korpoj por travivi la reproduktan sezonon.[7]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Balenkaptado.
Ĝibaj balenoj mortigitaj de ĉasistoj apud Vankuvera Insulo en la frua 20-a jarcento

Ĝibaj balenoj estis ĉasataj jam malfrue en la 16-a jarcento.[2] En multaj areoj ili estis la unua specio atakata tial, ke ili vivis proksime al la marbordo.[9] La nordatlantika loĝantaro malkreskis ĝis malpinto de nur 700 individuoj.[10] Oni taksas, ke en la 20-a jarcento okazis 28 000 mortigoj en la norda Pacifiko[10] kaj pli ol 200 000 en la suda duonsfero.[9] En 1946 la Internacia Komisiono pri Balenĉaso (IKB) fondiĝis por kontroli la industrion. La IKB trudis regulojn kaj sezonlimojn, kaj en 1966 malpermesis ĉasadon de ĝibaj balenoj por ke ili ne formortu. Dum tiu tempo Sovetio intence maltroigis siajn ĉasregistrojn; ĝi raportis 2820 kaptojn inter 1947 kaj 1972, sed la vera nombro superis 48 000.[11] En la tuta mondo, proksimume 5000 individuoj postvivis la buĉadon.[12] En la 21-a jarcento, estas permesataj nur kelkaj mortigoj jare en tre malmultaj lokoj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Foto de surstrandigita baleno kun spektantoj fone
Mortinta kaj surstrandigita ĝiba baleno proksime al Big Sur, Kalifornio

La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj konsideras la ĝiban balenon malplej zorgiga, kun tutmonda loĝantaro de proksimume 135 000 balenoj, el kiuj proksimume 84 000 estas plenkreskaj, kaj plimultiĝa tendenco.[2] Antaŭ 2008 la listo konsideris ĝin vundebla.[13] Regione oni taksas 13 000 en la Norda Atlantiko, 21 000 en la Norda Pacifiko, kaj 80 000 en la suda duonsfero. En la izolita populacio de la Araba Maro restas nur 80 individuoj,[14] kaj oni konsideras ĝin endanĝera. La nuna loĝantonombro estas proksima al la nombro, kiu ekzistis antaŭ la ĉasa epoko, plej klare en la Norda Pacifiko.[15] Pro la remultiĝo, la specia protektostatuso estis malaltigita en Usono, Kanado, kaj Aŭstralio.[13] En Kostariko, la Mara Nacia Parko Baleno estis kreita por protekti ĝibajn balenojn.[16]

Ĝibaj balenoj ankoraŭ spertas plurajn homkaŭzitajn minacojn, interalie implikiĝadon en fiŝkaptiloj, koliziojn kun ŝipoj, homkaŭzitan bruon kaj transportan ĝenadon, habitatodetruon proksime al terbordoj, kaj klimatan ŝanĝiĝon[15] Kiel aliaj cetacoj, ili povas vundiĝi de troa bruo. En la 19-a jarcento oni trovis du mortintajn ĝibajn balenojn proksimajn al oceanaj subfundaj eksplodadejoj, kun traŭmataj vundoj kaj ostrompoj en la oreloj.[17] Paraliza demoluska veneniĝo de saksitoksino en skombroj estas rilatigita al iuj mortoj de ĝibaj balenoj.[18] Kvankam trinki nafton estas danĝero, esploro en 2019 trovis, ke nafto ne malpurigas barton sed facile forlaviĝas de akvo.[19]

Sciencistoj en la atlantika bordo de Usono raportis, ke pli da balenoj surstrandiĝis kun signoj de ŝipkolizioj kaj fiŝkaptilaj implikiĝoj en lastaj jaroj ol iam ajn. La Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio registris 88 surstrandiĝintajn ĝibajn balenojn inter januaro de 2016 kaj februaro de 2019, pli ol duoble kiom inter 2013 kaj 2016, kaj deklaris nekutiman mortadon en aprilo de 2017.[20]

Balena turismo en Masaĉuseco

Turismo[redakti | redakti fonton]

La eksukceso de komerca balena turismo konstruiĝis ĉefe sur ĝibaj balenoj. Ilia aktivega surakva konduto kaj kutimiĝemo al ŝipoj faras ilin facile spekteblaj, aparte por fotistoj.[21] Turisma spektado de ĝibaj balenoj populariĝis post 1990, kaj estas praktikebla plurloke en ambaŭ bordoj de Ameriko kaj kelkaj atlantikaj insuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Megaptero ĝibdorsa en Nova Biologia Nomenklaturo.
  2. 2,0 2,1 2,2 Cooke, J.G. (2018). “Megaptera novaeangliae”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T13006A50362794. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T13006A50362794.en. Alirita 18-an de januaro 2020.. 
  3. "Page Not Found » Brill Online". doi:10.1163/000579511x570893/about/. Alirita la 20an de Februaro 2018.
  4. 木白 俊哉. 2011. 西部北太平洋、特に南西部日本沿岸におけるニタリクジラの資源生態学的研究 Alirita la 16an de Novembro 2018.
  5. "ニタリクジラ". www24.big.or.jp. Alirita la 16an de Novembro 2018.
  6. 6,0 6,1 6,2 Humpback Feeding Behaviour. Alirita 20a de Februaro 2018.
  7. 7,0 7,1 7,2 (1982) “Feeding behavior of the humpback whale, Megaptera novaeangliae, in the western North Atlantic”, Fishery Bulletin 80, p. 259–268. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Kieckhefer, Thomas R. (1992). Feeding ecology of humpback whales in continental shelf waters near Cordell Bank, California (Master's). Alirita la 16an de Novembro 2018.
  9. 9,0 9,1 Clapham, Phillip J.. (26-an de februaro 2009) Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press, p. 582–84. ISBN 978-0-08-091993-5.
  10. 10,0 10,1 (1991) Final Recovery Plan for the Humpback Whale (Megapten Novaeangliae). National Oceanic and Atmospheric Administration.
  11. Prof. Alexey V. Yablokov (1997). “On the Soviet Whaling Falsification, 1947–1972”, Whales Alive! 6 (4). Alirita 2007-04-23..  Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2022-12-04.
  12. (September 1993) “Abundant mitochondrial DNA variation and world-wide population structure in humpback whales”, Proceedings of the National Academy of Sciences 90 (17), p. 8239–8243. doi:10.1073/pnas.90.17.8239. “Before protection by international agreement in 1966, the world-wide population of humpback whales had been reduced by hunting to <5000, with some regional subpopulations reduced to <200...”. 
  13. 13,0 13,1 (2016) “Embracing conservation success of recovering humpback whale populations: Evaluating the case for downlisting their conservation status in Australia”, Marine Policy 66, p. 137–141. doi:10.1016/j.marpol.2015.05.007. 
  14. Clapham, Phillip J.. (2015) Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press, p. 589–92. ISBN 978-0-12-804327-1.
  15. 15,0 15,1 Jefferson, Thomas A.. (2015) Marine Mammals of the World: A Comprehensive Guide to Their Identification, 2‑a eldono, Academic Press, p. 79–83. ISBN 978-0-12-409542-7.
  16. Henderson, Carrol L.. (2010) Mammals, Amphibians, and Reptiles of Costa Rica. University of Texas Press, p. 85. ISBN 9780292784642.
  17. (1993) “Blast injury in humpback whale ears: Evidence and implications”, Journal of the Acoustical Society of America 94 (3), p. 1849–50. doi:10.1121/1.407688. 
  18. Dierauf, Leslie. (27-a de junio 2001) CRC Handbook of Marine Mammal Medicine: Health, Disease and Rehabilitation. CRC Press. ISBN 978-1-4200-4163-7.
  19. (2019) “Oil adsorption does not structurally or functionally alter whale baleen”, Royal Society Open Science 6 (5), p. 182194. doi:10.1098/rsos.182194. 
  20. Whales are dying along East Coast—and scientists are racing to understand why (2019-03-13). Arkivita el la originalo je 2019-03-23. Alirita 2019-03-18.
  21. Hoyt, Erich. (26-an de februaro 2009) Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press, p. 1224. ISBN 978-0-08-091993-5.