Saltu al enhavo

Ĥarĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥarĝ
setlejo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 234 607  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 9′ N, 47° 18′ O (mapo)24.148332647.30500031Koordinatoj: 24° 9′ N, 47° 18′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ĥarĝ (Sauda Arabio)
Ĥarĝ (Sauda Arabio)
DEC
Situo de Ĥarĝ

Map

vdr

Ĥarĝ, arabe الخرج estas oazo kaj urbego en Regiono Riado en Sauda Arabio.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĥarĝ situas en montetaro en orienta centra parto de la lando. Riado troviĝas 90 km [2].

Ĥarĝ estis lokita ĉirkaŭ serio da profundaj akvejoj, tial la kabineto elektis la oazon registara eksperimenta bieno en 1938. Ĥarĝ ankaŭ estas aerbazo (unu el la plej grandaj aerbazoj en la mondo), kie batalis 60,000 koaliciaj soldatoj dum la 1991-a Golfa Milito.

Ĥarĝ estas ĉefe agrikultura loko kun la ĉirkaŭaĵo, oni produktas cerealojn, datojn, legomojn, oni bredadas brutojn, birdojn kaj ĉevalojn. La tradicia lakta industrio estis vastigita en 1981, kiel la plej granda en Mezoriento.

El Ĥarĝ kuras 3 ĉefvojoj kaj 2 fervojaj linioj al Riado kaj Dammam.

Ĥarĝ havas dezertan klimaton kun varmaj sekaj someroj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]