Ĥatango-Viluja naftogasa provinco
Ĥatango-Viluja naftogasa provinco | |
---|---|
Tipo | naftogasa provinco |
Landoj | Rusio |
Administraj unuoj | Tajmirio, Jakutio |
Parto de | la Siberia kratono |
Inkludas | la Jenisejo-Ĥatanga, Anabaro-Ĥatanga, Leno-Anabara, Antaŭverĥojanska, Viluja naftogasaj distriktoj |
Areo | 800 mil km² |
Naftogasaj kompleksoj | la permia, triasa, ĵurasia, kretacea |
Naftogasaj minejoj | la Sud-Tigjana, Ust-Viluja, Niĵneĥeta, Zimneje, Mesojaĥa, Ĝangoda |
La Ĥatango-Viluja naftogasa provinco estas naftogasa provinco, kiu okupas teritorion de Tajmirio kaj centran parton de Jakutio (Rusio). Ĝia areo superas 800 mil km².
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Tektonike la provinco estas ligita al la Viluja sineklizo kaj la Jenisejo-Ĥatanga kaj Antaŭverĥojanska perikratonaj fleksejoj de la Siberia kratono. Sud-okcidente ĝi estas limigita de la Anabara kaj Nepo-Botuoba anteklizoj. En la Jenisejo-Anabara (nord-okcidenta) parto de la provinco troviĝas grandaj sublatitudaj strukturoj: la Tanamo-Maloĥeta, Rasoĥina, Balaĥina megamuroj, dividitaj per la Turova, Boganida kaj aliaj megafleksejoj. Surfaco de la arĥaiko-bajkala fundamento sinkas ĝis 15 km en la okcidenta kaj ĝis 8 km en la orienta partoj de la Jenisejo-Ĥatanga fleksejo, en kies okcidenta parto dominas mezozoikaj sedimentaĵoj, dum en la orienta parto — tiuj de la supra paleozoiko kaj mezozoiko.
La Leno-Viluja (sud-orienta) parto de la provinco havas du ĉefajn tektonajn zonojn: la Viluja sineklizo kaj Antaŭverĥojanska randofleksejo. Dikeco de la sedimenta sekco superas 10 mil metrojn (plejparte temas pri supera paleozoiko (permio) — mezozoiko.
En la provinco estas kelkaj naftogasaj distriktoj: la Jenisejo-Ĥatanga, Anabaro-Ĥatanga, Leno-Anabara, Antaŭverĥojanska, Viluja. Ĉiuj distriktoj (krom la Viluja) estas ligitaj al segmentoj de la Ĥatango-Antaŭverĥojanska sistemo de fleksejoj, ekstera parto de kiuj estas kovrita per surŝovaĵoj de orogenezoj de paleozoidoj (Tajmiro) kaj mezozoidoj (la Verĥojana antiklinorio).
La sedimenta kapoto konsistas el evaporito-terrigeno-karbonataj malfru-antaŭkambriaj, paleozoikaj kaj ĉefe terrigenaj mezozoiko-kenozoikaj sedimentaĵoj. Oni povas klasifiki ene de ĝi kelkajn naftogasajn kompleksojn. Industrie gravaj amasiĝoj rilatas ĉefe al tergaso kaj estas ligitaj al terrigenaj formacio de la permia, triasa, ĵurasia kaj kretacea naftogasaj kompleksoj.
Gaso kaj nafto
[redakti | redakti fonton]Sistema geologia prospektado komenciĝis fine de la 1940-aj. La unua estis malkovrita Sud-Tigjana gasonafta minejo (1948). Poste estis malkovritaj la Ust-Viluja (1956), Niĵneĥeta (1965), Zimneje kaj Mesojaĥa (1966), Ĝangoda (1967) kaj aliaj minejoj. Entute en la provinco oni malkovris pli ol 20 hidrokarbonajn minejojn, plejparto de kiuj koncentriĝas en la okcidenta parto de la Jenisejo-Ĥatanga kaj Viluja naftogasaj distriktoj. La minejoj estas ligitaj al antiklinalaj strukturoj kaj litologie ekranitaj kaptujoj.
Komencaj sumaj resursoj de tergaso estas taksitaj je 12 trilionoj da kubaj metroj. La resursoj estas ankoraŭ malmulte esploritaj, ilia esploriteco varias de 2,6 % (Tajmirio) ĝis 12,3 %(Jakutio).
Elminigado de gaso okazas malgrandskale por gasliverado al Norilska industria regiono kaj la urboj Jakutsko kaj Mirnij[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Хатангско-Вилюйская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 481–482. ISBN 5-85270-327-3.