Ķekava
Ķekava | |
Urbo | |
Ķekava preĝejo
| |
|
|
Oficiala nomo: Ķekava | |
Lando | Latvio |
---|---|
Municipo | Ķekava |
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) |
Rivero | Ķekaviņa |
Supermara alteco | 9 m s. m. |
Koordinatoj | 56° 49′ 56″ N 24° 13′ 36″ O / 56.83222 °N, 24.22667 °O (mapo) |
Areo | 7,4 km² (740 ha) |
Loĝantaro | 5 160 (29.01.2021) |
Denseco | 697,3 loĝ./km² |
Urborajtoj | 2022 |
Horzono | EET (UTC+2) |
- somera tempo | EEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | LV-2123 |
Situo enkadre de Latvio
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Ķekava | |
Retpaĝo: kekava.lv | |
Ķekava estas setlejo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Ķekava. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 52 km de Bauska kaj 19 km de Rigo.[1]
Ĝis 2022, Ķekava estis vilaĝo. La ŝtatleĝo kondiĉas ke de 1-a julio 2022, Ķekava estos koncedita urborajtoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En antikveco, Ķekava regiono estis relative malabunde loĝita areo en la norda parto de zemgala ŝtato Upmale, kun miksita etna kunmetaĵo. La livonoj ankaŭ vivis en tiuj lokoj kune kun la zemgaloj. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio.
Ķekava grandbieno kun akvomuelejo unue estis menciita en dokumentoj en la terdisputdokumentoj de la Livonia Ordeno kaj la Dekano de Rigo en 1435. Ĝis la Livonia Milito, Ķekava situis en la Dole paroĥo de la Arkidiocezo de Rigo.
Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, Ķekava estis inkluditaj en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. En 18-a jarcento ĉio distrikto estis inkludita en Rusia Imperio.
Ķekava multe suferis en la militoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, sed pro sia avantaĝa loko ĝi ĉiam estis restaŭrita. Post la Dua Mondmilito estis konstruita kokaĵfabriko, kiu iĝis la plej grava firmao en la vilaĝo. Ĝi daŭre funkcias hodiaŭ.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Setlejo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Tra la setlejon fluas rivero Ķekava, la alfluanto de Daŭgavo. Okcidente de Ķekava estas grandaj marĉoj, oriente - Daūgavo.
Averaĝa temperaturo estas -5,5 °C en januaro kaj +17 °C en julio. Da precipitaĵo falas 700–750 mm jare.[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 5 039 personoj sur areo de 9,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 538 loĝantoj/km².
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa ŝoseo de la setlejo estas E67/A7 Via Baltica (Talino-Varsovio). Aliaj gravaj vojoj estas la Riga pretervojo A5 kaj la vojo V6 Ķekava-Plakanciems.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kokaĵfabriko
-
Rivero Ķekaviņa
-
Ene de la preĝejo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ķekava en Vikimedia Komunejo