Saltu al enhavo

Ŝabu ŝabu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝabu-ŝabu.

La ŝabu-ŝabu (japane しゃぶしゃぶ), transskribita ankaŭ kiel sjabu-sjabu, estas varianto en Japanio de hot pot (nome ĉina fonduefonduo). La plado estas rilata kun la sukijaki laŭ stilo, ĉar ambaŭ uzas viandon kaj legomojn tre fajne distranĉite, kaj ili kutime estas servitaj kun tremposaŭco. Tamen, ili ege diferencas laŭ gusto: la ŝabu-ŝabu estas pli gusta kaj malpli dolĉa ol la sukijaki. Oni konsideris ĝin vintra plado sed ĝi konsumiĝas la tutan jaron.

Ingrediencoj

[redakti | redakti fonton]

La plado kuiriĝas tradicie kun oksaĵo tre fajne distranĉita, sed la variantoj pli modernaj uzas foje porkaĵon, krabon, kokaĵon, anasaĵonpalinuron. Krom viando de diversaj devenoj, oni povas uzi pli multekostan viandon, kia tiu de ŭagju, pro sia gusto kaj teksturo pli bonkvalitaj.

La ŝabu-ŝabu kutime estas servata kun tofuo kaj legomoj, inklude hakusai (ĉina brasiko), foliojn de krizantemo, nori (manĝeblaj algoj), cepo, karoto, fungoj ŝitako kaj enokitake. En kelkaj lokoj ĝi povas esti servata ankaŭ kun udono, moĉio kaj vermiĉeloj harusame.