Blankventra tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankventra tringo
Plenkreskulo en reprodukta plumaro
Plenkreskulo en reprodukta plumaro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Actitis
Specio: A. hypoleucos
Actitis hypoleucos
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Verŝajne vintrejoj  Verŝajne migrado
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne vintrejoj
  •  Verŝajne migrado
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne vintrejoj
  •  Verŝajne migrado
  • Sinonimoj

    Tringa hypoleucos

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Blankventra tringo, Actitis hypoleucos, estas specio de la eta genro Actitis de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas nur du tre similaj specioj de birdoj. Kune kun ties frata specio Makula tringo, Actitis macularia -aŭ antaŭe Tringa macularia -, ĝi formas la genron Actitis. Ili anstataŭas unu la alian geografie; perditaj birdoj povas pariĝi kun reproduktuloj de la alia specio kaj hibridiĝi. Hibridiĝo estis iam priskribita ankaŭ inter la Blankventra tringo kaj la Blankpuga tringo, Tringa ochropus, de la parenca genro de tringo ĉe Tringa.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    La Blankventra tringo estas eta vadbirdo, 18 - 21 cm longa kun enverguro de 32-35 cm kaj pezo de 40 ĝis 60 g. Tiu specio estas eta migranta vadbirdo, brungriza supre kaj blanka sube, kaj havas mallongajn flavajn aŭ flavecajn krurojn kaj mezgrandan bekon kun hela bazo kaj malhela pinto; koloro de beko kaj kruroj varias pro diversaj kialoj, ekzemple aĝo. Pli precize la plumaro de reproduktantaj plenkreskuloj estas bruna supre, tio estas dorse, ĉekape, nuke kaj ambaŭflanke de kolo -malpli densa-, sed gorĝe kaj bruste malfermas blanka larĝa vertikala makulo ĝis la ventro kio estas tute blanka, kio nomigas la specion. Estas blanka ankaŭ strieto inter la brunpartoj de la kolo kaj la flugiloj. La okulo estas nigra, ringokulo blanka, strio traokula nigra kaj strio super tiu blanka. Dumfluge videblas blanka strio tra la flugiloj kaj bruna vosto.

    La Blankventra tringo estas tre simila al ties parenca amerika partnero, la iomete pli granda Makula tringo, Actitis macularia, en ties nereproduktanta plumaro, sed ĝi estas pli malhela kaj verdkrura, krome la krispa flugilbido malkoloriĝas; nebredantaj Blankventra tringo havas ankaŭ kelkan striadon ĉeflugile vidata de proksime. ĉi tie[rompita ligilo]). Kiel tiu specio, estas karaktera diferenciga malalta flugo per rigidaj flugiloj super akvo.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Tiuj birdoj nestumas surplanke inter herbaro kaj ties kutimoj ĉeestigas fluantan akvon. Ili ceremonias per malalta flugado kaj kantado kune de la ino kaj masklo super akvosurfaco. Ili defendas sian teritorion. La ino demetas 3 ĝis 5 griz- aŭ verdflavecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj. Post eloviĝo la gepatroj portas la idojn al manĝoriĉa apartejo kie ili zorgas la idaron dum du semajnoj la masklo kaj dum du pliaj la ino.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    La Blankventra tringo manĝas per rigardo ĉeplanke aŭ ĉe neprofunda akvo bekoplukante etajn manĝerojn kiel insektojn, krustulojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ili povas predi ankaŭ insektojn dum ties flugo.

    Ili vivas ĝis 10 jaroj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    La Blankventra tringo reproduktiĝas tra plej granda parto de Eŭropo kaj Azio. Ĝi migras al suda Afriko, suda Azio ekzemple BaratoHindoĉinio kaj Aŭstralazio, ekzemple Aŭstralio. Ili ne estas sociaj birdoj kaj estas malofte vidataj en grandaj aroj. Ili profitas ĉiun ĉiutipan akvoparton, ĉefe dum migrado. La preskaŭ tuta eŭropa loĝantaro -ĉirkaŭ 900.000 reproduktaj paroj- reproduktas en Skandinavio.

    Aliaj[redakti | redakti fonton]

    La Blankventra tringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

    En la lingvo Nukumanu de la insularo Nukumanu, Papuo-Nov-Gvineo, nomo por tiu specio estas matakakoni, sed ĝi estas konsiderata iele tabuo; plej ofte la birdo estas nomata tiritavoi. Tio pro la fakto, ke matakakoni signifas "birdo kiu piediras iomete kaj poste fikas" (Hadden, 2004), kun rilato al nervaj movoj de vosto kaj kapo de la specio de Actitis dum manĝado.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Hadden, Don W. (2004): Birds of the northern atolls of the North Solomons Province of Papua New Guinea. Notornis 51(2): 91–102. PDF plena teksto[rompita ligilo]
    • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8