Ruĝkola kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola kalidro
vintra plumaro
vintra plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris
Specio: C. ruficollis
Calidris ruficollis
Pallas, 1776
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Erolia ruficollis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkola kalidro, CalidrisErolia ruficollis, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu kalidro reproduktiĝas en tundro de arkta nordorienta Siberio kaj ankaŭ en okcidenta Alasko. La Ruĝkola kalidro estas migranta birdo kiu vintras en sudorienta Azio kaj Aŭstralazio -ĉefe al Aŭstralio escepte plej internaj regionoj- kaj tiom malproksime kiom ĝis Tasmanio. Ĝi estas tre rara vagulo al okcidenta Eŭropo. Ĝi estas ofte vidata en okcidenta Alasko kaj eventuale ie en Ameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas tre etaj -13 ĝis 16 cm kaj 25 g- vadbirdoj, tre similaj al la Malgranda kalidro, Calidris/Erolia minuta, kun kiu ili estis iam konsiderataj samspeciaj. La malgrando de la Ruĝkola kalidro, maldika malhela beko, malhelaj kruroj kaj rapidaj movoj diferencigas tiun specion disde aliaj vadbirdoj escepte la aliaj malhelkruraj kalidroj. Ĝi povas esti diferencita el la Maŭra kalidro kaj el la Pigmea kalidro en ĉiuj plumaroj pro ties kombino de maldika bekopinto, neretaj fingroj kaj nelongaj unuaj plumoj.

Plenkreskuloj havas nestriitajn oranĝajn kolon kaj bruston -pli malhele ĉenuke-, bordita kun malhelaj markoj sube; dorso estas bruna kaj ventro blanka. Krome havas malhelan traokulan strion, helan supraokulan strion kaj blankan von dorse. Pugo kaj vosto estas nigraj sed ambaŭaj bordoj estas blankaj. Vintre plumara identigado estas malfacila, spite ties pli mallongaj kruroj kaj pli longaj flugiloj ol tiuj de la Malgranda kalidro. Junuloj havas pli kontrastan plumaron kaj pli malfortajn blankajn striojn dorse ol siaj familianoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas raŭka "stit".

Tiuj birdoj manĝas en humidaj herbejoj kaj milda koto, ekzemple intertajda, ĉefe bekoplukante per rigardo. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn; ankaŭ semojn kaj plantan materialon. Ili estas tre sociaj kaj formas arojn kun aliaj kalidroj aŭ vadbirdoj.

Ili konstruas neston surplanke inter muskoj kaj likenoj, temas pri truo kovrita de planta materialo, kie la ino demetas 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn. Nesukcesaj reproduktantoj formigras suden junie, reproduktantaj inoj mezjulie, maskloj poste kaj junuloj mezaŭguste aŭ finaŭguste.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Calidris ruficollis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.