Miloš Sýkora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miloš Sýkora
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1920 (1920-11-15)
en Ostrava
Morto 30-an de aprilo 1945 (1945-04-30) (24-jaraĝa)
en Ostrava
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
vdr
Monumento de Miloš Sýkora

Miloš Sýkora (naskiĝis la 15-an de novembro 1920 Heřmanice – mortis la 30-an de aprilo 1945 Ostrava), propranome Emil Sýkora, estis ostrava tornomaŝinisto kaj membro de komunista junularo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en laborista familio en domo n-ro 73. Lia patro, maŝina instalisto en hodiaŭa minejo Petr Bezruč, mortis en la jaro 1923 pro pulma malsano. La patrino estis hejme, sed ĉar ŝi ne kapablis vivtenigi sin mem kaj la familion el malgranda emeritecmono post la edzo, ŝi serĉis laboron. Post kelkaj dumtempaj okupoj ŝi trovis daŭran laboron kiel pedelino en Skřečoň ĉe Bohumín. Ĉi tie restadis kun ŝi ĝis sia kvina jaro ankaŭ la malgranda Emil.

La knabo restadis tre ofte ĉe sia onklino Františka Důlová en Muglinov kaj ankaŭ ĉe onklo en Michálkovice. Kiel vizitanto de la unua klaso li vizitis lernejon en Rychvald, kie li restadis ĉe siaj parencoj, familio de Koláčkidoj. Li vizitis la lernejon en Rychvald ankaŭ en la dua klaso. En tiu li suferis pro difterio. Poste lia patrino decidiĝis lasi Emilon definitive ĉe la onklino Důlová. Tiu mem havis ses infanojn, Emil estis la sepa en la familio. La onklino tre ekŝatis lin pro lia trankvila, milda kaj modesta karaktero, li mem poste tre estimis ŝin pro ŝia zorgo, por kiu li estis dankema al ŝi.

Miloš, kiel familio de Důlidoj alinomis lin, ĉi tie baldaŭ enhemiĝis. Li vizitis municipan kaj urban lernejojn en Hladnov. Tiutempe li jam perceptis nefacilan socian situacion de sia familio kaj siaj amikoj. Kiel plenkreskanto li helpis en junulara movado. Li kaj liaj amikoj disportadis foliojn, ili invitis al kunsidoj kaj subtenis agadon de la komunista partio.

En 1935 Miloš venis en metilernejon. Lia onklino ne konsentis kun tio, ke li fariĝu ministo, tial li ĉe germana firmao Mareth a Pachet havanta sidejon en Ostrava-Přívoz, lernigis kiel tornomaŝinisto.

En 1937 li aniĝis en Asocio de junuloj, kiu asociigis ostravajn junajn komunistojn. Pli poste li fariĝis membro de Nacia movado de laboranta junularo, kiu asociigis maldekstrule orientitan junularon. Sed la agado de movado ne havis tempon por disvolviĝi, ĉar okazis disfalo de Ĉeĥoslovakio.

Kiam germanoj ekokupis la 14-an de marto 1939 Ostravon, li fariĝis membro de kontraŭleĝa komunista movado de junularo. La 3-an de majo 1940 li estis de Gestapo arestita, enketata kaj kruele batata. En februaro de 1942 li estis de juĝo en Vroclavo kondamnita je tri jaroj de forpreno de libereco en malliberejo en Racibórz. En majo de 1943 lia puno finis, sed tralasita je libereco li ne estis. Li estis transveturigita en kolekt-tendaron en Veveří ĉe Brno, de kie li estis en julio de 1943 tralasita. Poste li eklaboris denove ĉe la firmao, en kiu li metilernis.

Aŭtune de 1944 estis ordonita al li laboro en tranĉeoj en Valaĥio. Unue li laboris en Zubří ĉe Valašské Meziříčí, pli poste en Juřinka. Li donis al siaj kunbatalantoj valorajn informojn, ekz. pri fabrikado de gasmaskoj en loka gumfabriko. En Kristnasko li forveturis al Ostrava, de kie li jam ne plu revenis en la tranĉeojn.

Komune kun sia amiko Václav Veselý li kaŝis sin ĉe sia patrino en strato Sadová. La patrino tiutempe laboris kiel domzorgantino, tial la restado de la filo en kelloĝejo ne estis okulfrapa. En la domo plie loĝis nazia funkciulo, tial la Gestapo ne supozis, ke en la domo povus kaŝiĝi iu rezistmovadano. La 30-an de aprilo 1945 matene li informis sian familion pri alveno de Ruĝa Armeo.

Savo de ponto[redakti | redakti fonton]

La komunisma versio de la evento[redakti | redakti fonton]

Lia plej merita ago estis savo de ponto tra Ostravice kuniganta Moravian Ostravon kaj Silezian Ostravon. Kvankam vico da homoj pensas, ke temis pri hazarda ago, la savo de tiu ĉi ponto estis longtempe planita operaco. Lokaj rezistmovadanoj sciis jam dum longaj semajnoj, ke en domon n-ro 22 en strato Kostelní kondukas dratoj de dinamita eksplodigaĵo lokigita sub la ponto. Paradokso estis, ke en la sama domo troviĝis skribmaŝino kaj multobligilo, sur kiuj la rezistmovadanoj sekrete presis siajn pamfletojn.

Kiam la 30-an de aprilo 1945 post la 19-a horo alveturis al la ponto tanko numero 051, Sýkora kaj lia amiko Olšák informis la tankistojn, ke la ponto estas subminita. Propravole ili anoncis sin, ke ili tratondos la dratojn kondukantaj al la eksplodaĵoj. Ili ricevis tondilon kaj raketpistolon. Kiam ili estis tratondintaj la dratojn kaj forpafintaj signalajn raketojn, la tanko sekure transveturis la ponton, sed Sýkora, cedante sur fera konstruo de la ponto, estis rimarkita fare de germanoj, kiuj pafmortigis lin per maŝinpafilo.

La morte vundita Sýkora falis antaŭ gastejo Na Společenstvu, kie oni trovis lin nur la duan tagon matene. Estis inter ili ankaŭ patro de Konrád Babraj. Kiam ili estis turnintaj Sýkoron sur la dorson, ili ekvidis en lia brusto profundan vundon. La korpo estis forte malseka, el kio la trovintoj erare ekopiniis, ke dum la liberigado li falis en la riveron. Sed dum la antaŭa nokto pluvis.

Li estis por mallonga tempo sepultita kun la sovetaj soldatoj en provizora tombejo antaŭ Nova urbodomo, poste en moraviasilezia urba tombejo. Lian heroan agon rememorigas krom nuntempa nomo de la ponto ankaŭ la monumento sur silezia flanko de la rivero, kies aŭtoro estas skulptisto Konrád Babraj.

Olšák, la amiko de Sýkora, iam menciata kiel Olša, estas verŝajne Miloš Poštulka, kies familia nomo estis mislegita. Poštulka estis tiun tagon rekta ĉeestanto de la agado por la savo de ponto. Sed la sekvintan tagon li estis vundita per grenado kaj li mortis la 4-an de junio 1945 en malsanulejo en Ostrava.

Alternaj versioj de la evento[redakti | redakti fonton]

En pli postaj jaroj la ĉeesto de Sýkora dum la savo de ponto estis dubigita. Estis kreitaj kelke da alternaj versioj de la tuta evento, plejparte temis pri ĉeesto de germanaj soldatoj.

Laŭ la unua el ili la eksplodigilon eltiris la germana soldato Robert Cysarz, kiu volis fuĝi el Wehrmacht. Post tiu ĉi faro estis donitaj al li civilaj vestoj kaj atesto por ruĝarmeanoj, ke li savis per sia konduto la lastan ponton trans Ostravice.

La meriton de Miloš Sýkora en dua versio dubigis buĉisto Rudolf Hanke, kiu trovis la mortan korpon de Sýkora kaj transportis ĝin antaŭ la gastejon, kie ĝi estis pli poste trovita. En protokolon li indikis, ke la dratoj ne estis tratonditaj. Laŭ lia atesto tio estis li, kiu kririproĉis la germanojn preparantajn forpafi la eksplodigaĵojn, ke tio jam ne havas sencon, ĉar la sovetoj estas jam proksime.

La trian version donis Karel Laryš, kiu asertis, ke Sýkora estis pafmortigita pro eraro. La ponton laŭ li ne neniigis la germana hom-ekipo, kiun ĉeestantaj ĉeĥaj civitanoj persvadis, ke ĝi ne eksplodigu la eksplodigaĵojn. Pro tio la ĉeĥoj transdonis ilin al la sovetaj soldatoj kun atentigo, ke la ponto estis savita dank' al ili. Laryš plu indikis, ke li transdonis tiun ĉi informon al kelkaj reprezentantoj de partio, sed li renkontiĝis nur kun rifuzo kaj minacado.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • JIŘÍK, Karel. Osvobození Ostravy : ve světle vzpomínek a kronik. 1. vyd. Ostrava : Městský národní výbor v Ostravě, 1965.
  • VÁVROVSKÝ, Emil. Svoboda šla Ostravskem : kronika osvobození. 1. vyd. Ostrava : Krajské nakladatelství v Ostravě, 1965.
  • KAŠPÁREK, Drahomír. Miloš Sýkora, život a čin mladého proletáře. In Ostrava : příspěvky k dějinám a současnosti Ostravy a Ostravska 8. 1. vyd. Ostrava : Profil, 1975.
  • HAMZA, Pavel. 30. duben 1945 u Říšského mostu v centru Ostravy aneb Opravdu Miloš Sýkora?. In PRZYBYLOVÁ, Blažena. Ostrava : příspěvky k dějinám a současnosti Ostravy a Ostravska 22. 1. vyd. Šenov u Ostravy : Tilia, 2005. ISBN 80-86904-05-9. ISSN 0232-0967. S. 250–271.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]