Blankagorĝa muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa muŝkaptulo
Blankagorĝa muŝkaptulo
Blankagorĝa muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. monileger
Ficedula monileger
(Hodgson, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa muŝkaptulo (Ficedula monileger) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de sudorienta Azio.

Tiu birdo estas ĝenerale bruna pli helbruna aŭ grizbruna supre kaj pli hela kaj iom helpunktita sube; ĝi havas helbrunan, flavecan aŭ blankecan superokulan strion, ne tiom markata kiel tiu de la proksime parenca la Neĝobrova muŝkaptulo, Ficedula hyperythra. Sed la plej klara distingilo estas la tre markata blanka areo de la mentono kaj gorĝo bordita de tre nigra kaj mallarĝa limo; tiu tre blanka zono nomigas la specion.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida montararbaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]