Latunblovinstrumenta konstruisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trumpetfaristo

Latunblovinstrumenta konstruisto produktas kaj renovigas latunajn blovinstrumentoj, inter ili tiujn:

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj instrumentoj blovataj laŭ la principo de la latunaj blovinstrumentoj estus bestkornoj. Dum la bronzepoko oni aplikis ĉi tiun sistemon de tongenerado sur signaltrumpetoj pretigitaj de forĝisto: De la malnovaj Keltoj, Romianoj, Baratanoj kaj aliaj tiaj trovaĵoj estas postlasitaj.

La produktado de metalaj blovinstrumentoj dum longa tempo restis fako de la forĝistoj, kiuj gisis elefantojn, ĉaskornojnnaturtrumpeton el metalo kiel tutaĵo aŭ fleksis ilin el mallongaj metaltuboj. Ĉar la tiamaniere produktita instrumentoj estis tre mallongaj, la blovistoj povis ludi per tiuj plejofte nur unu aŭ du naturtonojn. Komence de la 16-a jarcento unuafoje sukcesis rulpremi el taŭga alojo (latuno kun 75% kupro) maldikajn platojn, formi tiujn al tuboj kaj kunmeti plurajn tiajn partojn, kiu ebligis la produktado de pli longaj latunaj blovinstrumentoj altkvalitaj kaj ties iama kunmuzikado en orkestro. Estas supozende, ke tiutempe kelkaj forĝistoj komencis specialiĝi pri instrumentkonstruado.

Proksimume 1750 kornisto el la kortega kapelo je Dresdeno instigis instrumentkonstruiston Josef Werner konstrui por naturkorno elŝanĝeblaj kromarkoj, por ke oni povu rapide ŝanĝi la agordon de la instrumentoj. La tiamaniere evoluigita korno bone atestas la progreson je la konstruado de latunaj blovinstrumentoj. La sekva grava paŝo estis la invento de valvoj: En 1815 la inventema kornisto Heinrich Stölzel konstruis du el tiaj valvoj je sia instrumento, en 1819 instrumentkonstruisto A. F. Sattler el Lepsiko aldonis la trian kaj ŝovis la „maŝinon“ maldekstren. La valvosistemoj ekde tiam estis pluevoluigataj en diversaj metiejoj kaj ankaŭ instalataj je trumpetoj.

Historie gravaj novigantoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj metiistoj, inventistoj aŭ muzikistoj estas ligitaj al esencaj novigoj en la konstruo de latunblovinstrumentoj:

Profesiaj kapabloj[redakti | redakti fonton]

La konstruado kaj riparado de latunaj blovinstrumentoj postulas altajn lertecojn je la prilaborado de maldikaj ladoj, sciojn pri variaj konstruformoj kaj bonan aŭdon por la intonaciado de la instrumentoj.

Gravaj faktoroj por la produktado de nova instrumento estas la elekto de la materialo, de la konstruŝablono kaj imago pri kvalito kaj prezo, kiujn havu la laborpeco.

Je riparado estas necese povi taksi, el kiu materialo devos esti faritaj la rezervaj partoj, kiom kostos la laboro kaj ĉu la elspezo de tempo kaj materialo entute valoras la penon.

Gravaj produktantoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj produktantoj estas inter alie:

Gebr. Alexander Mainz (kornoj, Wagner-tubjoj); Martin Lechner/Bischofshofen (trumpetoj, tenorkornoj); Josef Monke (trumpetoj); Karl Schagerl (trumpetoj, trombonoj); Wenzel Meinl (tubjoj); Lätzsch (trombonoj); F.A. Heckel/Dresden (trumpetoj); Johannes Scherzer/Markneukirchen (trumpetoj); Martin Peter/Markneukirchen (trumpetoj); Hans Hoyer/Klingenthal (kornoj, Wagner-tubjoj); Gebr. Max & Heinrich Thein/Bremen; Edwards Instrument Co., Elkhorn/USA (trombonoj, trumpetoj); S. E. Shires, Hopedale/USA (trombonoj); Vincent Bach/USA (trombonoj, trumpetoj); Michael Rath/UK (trombonoj); Ricco Kühn/Oederan (kornoj kaj trumpetoj); Markus Leuchter/Herzogenrath (baroktrombonoj kaj -trumpetoj), Peter Baumann/Aschau im Chiemgau (koncerttrumpetoj, Perinet-trumpetoj, flugilkornoj, bastrumpetoj, tenorkornoj, baritonoj, sonpeco-farejo); Anton Possegger Millstatt (trumpetoj, flugilkornoj, trombonoj); Eduard Kiefl/ Oslip (trumpetoj, flugilkornoj, kornoj); Musikhaus Beck/Dettingen an der Erms (trumpetoj, kornoj, baritonkornoj); Rainer Egger/Basel (trumpetoj); Renold Schilke,Illinois/USA (trumpetoj); Glassl,Nauheim (vitrofibraj instrumentoj)

Produktantoj kun kompletsortimento: Yamaha, JA Musik (B&S, VMI, Hans Hoyer), Jupiter, Amati-Denak (Cerveny), Besson, C. G. Conn, Willson Band Instruments kaj aliaj.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Metallblasinstrumentenmacher » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3487732 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)