Edmund Wojtyła

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Wojtyła
Persona informo
Naskonomo Edmund Antoni Wojtyła
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1906 (1906-08-27)
en Krakovo
Morto 4-an de decembro 1932 (1932-12-04) (26-jaraĝa)
en Bielsko-Biała
Mortokialo skarlatino
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola Respubliko
Alma mater Jagelona Universitato
Familio
Patro Karol Wojtyła
Patrino Emilia Wojtyła
Frat(in)o Johano Paŭlo la 2-a
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Edmund Antoni WOJTYŁA (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1906 en Krakovo, mortis la 4-an de decembro 1932 en Bielsko-Biała), pola kuracisto, doktoro de medicinaj sciencoj (latine: doctor medicinae universae).

Filo de Emilia Kaczorowska kaj Karol Wojtyła; la frato de Karol kaj Olga.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la unua mondmilito, pro translokigo de militista unuo de la patro al Moravio, Edmund partoprenis al aŭstria lernejo de standardistoj en Hranice. Dum multaj jaroj loĝis en Wadowice, tie finis ankaŭ bazlernejon kaj gimnazion, maturecateston ricevis la 12-an de junio 1924.

En la jaroj 1924-1930 studis medicinon ĉe Jagelona Universitato en Krakovo. La 28-an de majo 1930 kiel unu el nemultaj promociis kiel doktoro de ĉiuj medicinaj sciencoj. La titolo rajtigis al scienca laboro kaj kuracista praktiko.

Post kelkmonata praktiko en Infana Kliniko en Krakovo, la 1-an de aprilo 1931 iĝis anstataŭanto de kuracestro en la Urba Malsanulejo de Bielsko. Novembre 1932 doktoro Edmund Wojtyła infektiĝis per skarlatino kuracante malsanan pacientinon. Mortis post sentebla, daŭranta 4 tagojn malsano la 4-an de decembro 1932. Lia enterigo en la tombejo de Bielsko grupigis multe da personoj. Sur la tomba ŝtono oni ĉizis: Sian junan vivon redonis en la ofero al suferanta homaro. Nuntempe lia korpo ripozas en Rakowicki-tombejo en Krakovo.

Por pli juna je 14 jaroj Karolo li estis mentoro kaj kuratoro, kamarado de liaj ludoj kaj montaraj vagadoj. Sur la skribotablo en lia vatikana papa apartamento ĝis fino de la pontifiko kuŝis stetoskopo el la frata hospitalo.

En 2006 oni produktis filmon pri Edmund Wojtyła sub la titolo Frato de la Papo, reĝisoritan de Stanisław Janicki.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]