Miklós Szedő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D-ro Miklós Szedő
Persona informo
Naskonomo Szedő Miklós
Naskiĝo la  8-an de junio 1896(nun 1896-06-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 19-an de aŭgusto 1978
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Juci Lábass
Okupo
Okupo kuracisto • operkantisto
vdr

D-ro Miklós Szedő [miklOŝ sedO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dr Szedő Miklós estis hungara operkantisto, (tenoro), kuracisto.

Miklós Szedő [1] naskiĝis la 8-an de junio 1896 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de aŭgusto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Szedő studis medicinon, li ankaŭ estis memserva ambulancisto, establanto de la ambulanca muzeo, fine li lernis ankaŭ kantadon ekzemple de Teréz Krammer, Dezső Márkus (dirigento) kaj iomete en Vieno. Li debutis kantisto pri operoj kaj operetoj en 1924 en la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Inter 1926 kaj 1939 li apartenis al Teatro Városi, sed en 1932 li estis gasto de Popola Operejo de Vieno. En 1931 li edziĝis al Juci Lábass. Tiutempe lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj aperis liaj gramafondiskoj. Li akiris medicinan diplomon en Universitato Erzsébet de Pécs en 1933. En 1939 li vojaĝis al Sudameriko, kie li faris turneojn en Brazilo, Argentino, Ĉilio. Li hejmenvenis en 1948, poste li estis kuracisto, tamen malofte li kantadis kvazaŭ amatore dum vesperaj kunvenoj.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Lia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Halló, Budapest (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]