Ábrahámhegy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abraham sur pentraĵo, pri kiu nomiĝis la vilaĝo

Ábrahámhegy (AbrahAmhedj) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca. La nomo signifas hungare: Abraham-monto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter monto kaj norda bordo de Balatono laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely. Révfülöp troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1082 en formo Ábram. La fervojo atingis la vilaĝon en 1909. Ĝis 1913 la komunumo apartenis al Salföld. Inter 1913-1991 la vilaĝo unuiĝis kun Balatonrendes. La komuna nomo ĝis 1977 estis Balatonrendes, poste Ábrahámhegy. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono Badacsony.

Vilaĝservoj estas kulturdomo, kulturcentro, biblioteko, interretejo, kuracejo, familihelpa servo, movpoŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]